El Popola Ĉinio>头条新闻>

Resaniĝis pacientoj post ĉin-medicina kuracado en Wuhan

| 2020-02-04
Bookmark and Share


La 3an de februaro en Jinyintan-hospitalo, Wuhan, centra Ĉinio, ok pacientoj infektitaj de la nova koronaria viruso, kiuj ricevis kuracadojn ĉin-medicinan aŭ ĉin-okcident-medicinan, resaniĝis kaj elhospitaliĝis. Inter ili estas ses virinoj kaj du viroj. Ses estis serioze malsanaj kaj du neserioze. La plej aĝa estas 68-jara kaj la plej juna -- 26.



Ricevinte ĉin-medicinan kuracadon, la simptomoj de multaj pacientoj mildiĝis kaj ankaŭ ilia mensostato pliboniĝis. Ĉiuj pacientoj senpage ricevis ĉinajn medikamentojn por preno en la sekvaj du semajnoj. Nun ili devas fari taŭgan sportadon kaj havi decan dieton.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments