El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ambasadoro en Usono: Se la internacia komunumo kunlaboros, oni certe venkos epidemion

| 2020-02-03
Bookmark and Share

La 1-an de februaro, laŭ la loka tempo de San Diego de Usono, en la forumo pri ĉin-usonaj rilatoj Cui Tiankai, ĉina ambasadoro en Usono, diris, ke la faroj de Ĉinio kontraŭ la epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso estas travideblaj kaj respondecaj, kaj Ĉinio plifortigas kunlaborojn kun la Monda Sana Organizo kaj aliaj landoj. Li alvokis, ke la internacia komunumo kune traktu defiojn pri la publika sano.


Cui diris, ke nun regado de la epidemio en Ĉinio estas la plej urĝa afero, kaj sekureco kaj feliĉo de popolanoj estas la plej gravaj. La ĉina registaro plenforte prenas rimedojn por ĉesigi disvastiĝon de la epidemio kaj savi la infektitojn. Per kuna klopodado de ŝtatgvidantoj, lokaj registaroj, kuracistoj kaj ordinaraj homoj, Ĉinio certe venkos la epidemion.


Li diris ankaŭ, ke batalo kontraŭ la epidemio estas ne nur por Ĉinio mem, sed ankaŭ por la sano kaj sekureco de la mondo, kaj por interesoj de la internacia komunumo.


Cui diris, ke la batalo kontraŭ la epidemio refoje montras, ke la estonteco de diversaj landoj estas firme kunligita, kaj oni devas kune penadi por trakti malfacilojn kaj defiojn. Faktoj jam montris, ke se la internacia komunumo kunlaboras, oni certe venkos epidemion kaj savi vivojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments