El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lerneja semestro malfruiĝos, sed lernado ne

| 2020-02-03
Bookmark and Share

Por ĉesigi disvastiĝon de la epidemio en kampusoj, la Ĉina Ministerio de Eduko lastatempe anoncis, ke la printempa semestro de 2020 estu prokrastita. Lernantoj restu hejme kaj ne iru al kunveno aŭ renkontiĝo. Krom lernejoj, ankaŭ diversaj edukaj institucioj devas nuligi neretajn kursojn. Por daŭrigi instruadon kaj lernadon, en diversaj lokoj de Ĉinio oni faras interretan instruadon kaj rete liveras riĉajn edukajn rimedojn por gvidi lernantojn kaj riĉigi ilian vivon dum la vintraj ferioj.


Edukaj rimedoj sur interreto estas riĉaj kaj buntaj. Ili temas ne nur pri lerneja kurso, sed ankaŭ pri scienco, korpo-ekzercado, psikologia helpado kaj aliaj enhavoj.


“Specialaj ferioj kaj la Printempa Festo havigis al lernantoj specialajn spertojn. Kiel instruistoj ni devas valorigi la spertojn per kursoj, tio estas nia devo,” diris Tang Caibin, estro de la Elementa Lernejo Shidai de la urbo Hangzhou.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments