Kortuŝa rakonto pri la Printempa Festo

| 2020-01-22
Bookmark and Share

Hao Kang estas maŝinisto, kies itinero inkludas halton ĉe la stacio Yulin. Lei Jie, lia koramikino, laboras kiel trajn-servisto inter Xi 'an kaj Wuhai. Ili kvar-foje ĉiu-semajne havas 8-minutan paŭzon por esti kune, en Yulin-stacio. Dum la pasint-jara Printempa Festo, Hao Kang preparis surprizon: li kunportis florojn kaj geedziĝan ringon al Lei Jie. Tamen, aferoj ne okazis kiel planite kaj li foruzis pli ol 6 minutojn por trovi ŝin. Ilia brakumo varmigis la korojn de retumantoj en la lando. Hao Kang rapide donacis al Lei Jie la ringon kaj la florojn, kaj foriris antaŭ ol la fino de sia 8-minuta halto ĉe la stacio. Dume, en la alia trajno, ŝi provis la ringon kaj ploris pro emocio. Ili planas geedziĝi en 2020.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Guide In China


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments