El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kio estas la Printempa Festo?

| 2020-01-21
Bookmark and Share

La Printempa Festo en Ĉinio estas sep-taga festado de la komenco de printempo laŭ ĉina tradicia kalendaro. Ĉi tio ankaŭ markas la komencon de nova jaro.


En la ĉina lingvo, la Printempa Festo estas konata kiel 春节 (chūnjié). Alia nomo por ĝi estas Ĉina Novjaro (kiu fakte estas nur la unua tago de printempo). Tamen ekzistas aliaj landoj, kiuj festas sian propran novjaron.



Kiam ĝi okazas?


Laŭ gregoria kalendaro, ĉiujare la Printempa Festo okazas en malsama dato. Ĉar la dato de la festivalo baziĝas sur la ĉina luna kalendaro kaj ŝanĝiĝas laŭ la ciklo de la luno ĉiujare. Kutime Printempa Festo okazas inter la fino de januaro kaj mezo de februaro.



Ĉu la Printempa Festo rilatas al la 12-jara ciklo de Ĉinio?


Jes! Ĉiujare estas reprezentita unu el la 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara ciklo. 2020 estas la Jaro de Muso.



Kiuj estas la tradicioj de la Printempa Festo en Ĉinio?


Familio estas tre grava en Ĉinio, kaj tio fariĝas plej evidenta ĉirkaŭ la Printempa Festo. Antaŭ ol kolektiĝo por la novjara festo, familioj purigas siajn hejmojn kaj ilin ornamas ruĝe. Popularaj ornamaĵoj inkluzivas lanternojn, ĉinajn nodojn (中国结), signojn kun la ideogramo 福 (fu, kiu signifas feliĉon), versparojn kaj papertranĉaĵojn.


Tradiciaj manĝaĵoj de la Printempa Festo inkluzivas fiŝojn (ĉina vorto por fiŝo sonas simile al la vorto abundo, bona signo por la nova jaro), printempajn rulaĵojn, glurizajn bulojn, kaj multe da aliaj bongustaĵoj!


Aliaj tradicioj inkluzivas donaci ruĝajn kovertojn plenigitajn per aŭspicia monsumo, kutime kun la numero 6 aŭ 8. Nuntempe ankaŭ eblas sendi ruĝajn kovertojn per la apoj WeChat kaj Alipay.


Multaj familioj kutimas spekti specialan televidprogramon por la Printempa Festo en ĉina televido, kun muzikaj prezentadoj, akrobataĵoj, komedi-skeĉoj, ktp.


Finfine noktomeze vi povas aŭdi eksplodon de artfajraĵoj, krom se vi loĝas en tiuj distriktoj de Pekino, kie artfajraĵoj estas malpermesataj.


En la sekvaj tagoj kaj semajnoj, estas kutimo viziti familianojn kaj amikojn por bondeziri okaze de la nova jaro.


Multaj homoj iras al lokaj temploj aŭ parkoj por templaj foiroj. Tie estas artaj prezentaĵoj, ludoj, manĝaĵoj, kaj eĉ religiaj ceremonioj. Vi eble konas la Drakan Dancon, kiu estas ofta ĉe multaj templaj foiroj.



Kio estas la historio de la Printempa Festo?


Laŭ rakonto, antaŭ longa tempo estis monstro nomita Nian, kiu atakis vilaĝon ĉiujare dum la novjara vespero, por bruligi domojn kaj manĝi homojn. Laciĝintaj je tio, la vilaĝanoj decidis reagi.


Ili pendigis ruĝajn standardojn ĉirkaŭ la vilaĝo, kaj kiam Nian alproksimiĝis, la vilaĝanoj frapis tamburojn kaj cimbalojn kaj ekbruligis artfajraĵojn. Timigita de la ruĝa koloro kaj la laŭta bruo, Nian forfuĝis kaj neniam plu ĝenis la vilaĝanojn.


El tio venas la tradicioj de artfajraĵoj kaj ruĝa koloro, gravegaj por la Printempa Festo en Ĉinio.



Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Culture Yard

Bildoj kaj fotoj el interreto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments