Per kiuj produktoj mondfamaj firmaoj bonvenigas la Jaron de Muso? (II)
Baldaŭ venos la ĉina novjaro (la Printempa Festo) de 2020, la Jaro de Muso laŭ la ĉina luna kalendaro. Por kontentigi postulojn de ĉina merkato, multaj famaj markoj lanĉis specialajn produktojn.
Kiu(j)n vi preferas?
Chopard
Chopard lanĉis brakhorloĝon faritan el 18-grama roz-oro, kun muso sur maizo. 88 tiaj brakhorloĝoj estas lanĉitaj, ĉar laŭ la azia kulturo, la cifero 8 signifas bonŝancon.
Louis Vuitton
Ĉi-jare, Louis Vuitton lanĉis amindan nigran bukon por valizo. La buko, kun nomo de la marko kaj ornam-stiftoj, memorigas al homoj pri ĝiaj famaj valizoj.
Chloe
La sako lanĉita de Chloe havas mus-forman ornamaĵon, akvarelan muson kaj longan rimenon en kontrasta koloro.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat