Per kiuj produktoj mondfamaj firmaoj bonvenigas la Jaron de Muso? (I)
Baldaŭ venos la ĉina novjaro (la Printempa Festo) de 2020, la Jaro de Muso laŭ la ĉina luna kalendaro. Por kontentigi postulojn de ĉina merkato, multaj famaj markoj lanĉis specialajn produktojn. Kiu(j)n vi preferas?
Gucci
Ĉi-jare, Gucci, kunlabore kun Disney, lanĉis serion da produktoj kun Mickey kiel temo. Bildoj de Mickey estas printitaj sur patrostilaj sportaj ŝuoj, sur emblemo kaj lanugaj ŝuoj. Ili eĉ aperas sur blankaj sakoj.
(foto el Gucci)
(foto el Gucci)
Burberry
Dum la ĉina novjaro, ruĝo, simbolo de bonŝanco kaj prospero, ĉiam plaĉas al ĉinoj. Ĉi-jare, novjaraj produktoj de Burberry, kaj por viroj kaj por virinoj, estas ruĝaj, inkluzive de du-kolora sako kaj vesto. Se vi atente rigardas, vi povas trovi museton en monogramaro.
(foto el Burberry )
Vacheron Constantin
Se via amato naskiĝis en la Jaro de Muso, la brakhorloĝo de Vacheron Constantin estas ideala elekto por esprimi vian amon. La brakhorloĝo, sen hora kaj minuta montriloj, montras horon kaj daton per kvar modernaj aperturoj. Kun muso roz-ora aŭ platena, la brakhorloĝo estas tre bela.
(foto el Vacheron Constantin)
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat