Suzhou: la ĉina Venecio

| 2020-01-19
Bookmark and Share

Plena de riveroj kaj kanaloj, Suzhou estas unika urbo en Ĉinio, kiu troviĝas ĉe la delto de Jangzio kaj Taihu-lago. Ĝi ludis aparte gravan rolon por la Granda Kanalo de Ĉinio, kies loka parto estas daŭre uzata, ĉefe por transportado de karbo kaj materialoj por konstruado.


Plena de riveroj kaj kanaloj, Suzhou estas urbo kun unikaj trajtoj


Nuna Suzhou estas plena de industrioj kaj alt-teknologio, kun larĝaj aŭtovojoj, metroo kaj aliaj infrastrukturoj necesaj por modernaj urboj, sed tie daŭre konserviĝas antikvaj ĝardenoj, kanaloj, riveroj, lagoj, parkoj kaj stratoj, kie oni povas trankvile ripozi kaj ĝui silenton.


Artaĵoj sur la blankaj muroj plibeligas turismajn stratojn


Por senti la etoson de la urbo, estas rekomendinda promenado sur la stratoj proksimaj al Tuisi-ĝardeno (Ĝardeno por Soleco kaj Pripensado), kiu estas Monda Kultura Heredaĵo de UNESKO. Multaj el tiuj stratoj estas plenaj de kanaloj, kaj konstruaĵoj spegulas la belan lokan arkitekturon, kaj tie ankaŭ eblas gustumi multajn lokajn frandaĵojn. La beleco kaj ĉarmo de la kanaloj kaj antikvaj domoj kaj stratetoj ĉe ili ja igas ajnan eksterlandanon pensi pri Venecio, sed indas substreki, ke ambaŭ urboj evoluis tute aparte kaj la similaĵoj estas nur koincido, ĉar geografiaj trajtoj de Suzhou igis konvena al uzo de boatoj por transportado de homoj kaj varoj tra la antikva urbo, kiu profitis de la Granda Kanalo por disvolviĝi.


Bela strato proksime al Tuisi-ĝardeno 


Kompreneble vizito al Tuisi-ĝardeno estas nepra por turisto kiu vizitas la urbon: ĝi estis konstruita en 1885 de Ren Lansheng, imperia oficialulo laboranta en Anhui-provinco. La ĝardeno havas areon de 6 600 kvadrataj metroj kaj estas dividita en orienta loĝkvartalo kaj okcidenta ĉefa ĝardena korto kun du negravaj kortoj ligitaj al ĝi. La dezajno de ĉi tiu ĝardeno estas noviga, ĉar ĝi uzas orient-okcidentan akson kiel la ĉefan akson, kontraste al la tradicia nord-suda akso.


Florfenestroj abundas en Tuisi-ĝardeno


La abundo de beleco, detaloj kaj reflektoj en Tuisi-ĝardeno invitas al kreema fotado


Suzhou estas urbo fama pro siaj belaj ĝardenoj. Dum vizito al Qiyuan-ĝardeno, unu el la tipe Suzhou-aj ĝardenoj, eblas ĝui speciale agrablan etoson kaj lerni lokajn kutimojn kaj historion. La ĝardeno troviĝas apud Taihu-lago kaj estas plena de tipaj ecoj de Suzhou-aj ĝardenoj. Ĝi havas kiel apartaj allogaĵoj la antikvan vaksarbon, sub kiu ripozis ĉina imperiestro Kangxi; la antikvan puton de Liu Yi, kiu rilatas al rakonto de Ming-dinastio (1368-1644); kaj la Imperian Varfon, kie imperiestro Kangxi surbordiĝis okaze de sia vizito al la ĝardeno.


En Suzhou-aj ĝardenoj kutime troviĝas tiaj ŝtonoj, el roko trovebla nur en loko proksime al Suzhou, kies minado iĝis malpermesata antaŭ nelonge.


Alia rekomendinda turismejo en Suzhou estas la antikva vilaĝo Luxiang, kies domoj kaj stratoj konservas la stilon kaj etoson de la antikva Suzhou. Tie oni povas gustumi lokajn manĝetojn kaj ankaŭ aĉeti varojn kaj metiartaĵojn produktitajn de vilaĝanoj. Multaj antikvaj loĝejoj funkcias kiel vendejoj aŭ metiejoj kaj konservas nur la fasadon, tamen pluraj aliaj fariĝis muzeoj kaj ilin oni povas viziti interne por vidi meblojn kaj objektojn, kiuj montras kiel Suzhou-anoj vivis en la pasinteco. Kelkaj antikvaj kortoj havas belegajn ĝardenojn.


 Unu el la ĉarmaj stratetoj de la antikva vilaĝo Luxiang


Laste, sed ne balaste, oni nepre devas viziti Pingjiang-straton. Ĝi estas tipe Suzhou-a antikva strato, ĉe rivereto sur kiu iras boatoj, kaj ĉirkaŭita de belaj antikvaj konstruaĵoj kie funkcias butikoj kaj vendejoj de lokaj frandaĵoj. En unu el la vendejoj mi gustumis lokan alkoholaĵon, kiu estas ja bongusta kaj ne-malbonpreza. En Pingjiang-strato, pli ol en aliaj lokoj de la urbo, mi sentis “Venecian” etoson, ĉar la rivero ja elvokas la kanalojn de la itala urbo, sed la ĉinaj trajtoj de tiu loko donas al ĝi specialan ĉarmon kaj igas vesperan promenon en tiu loko unika sperto, pri kiu oni certe konservos bonajn memoraĵojn.


Pingjiang-strato vespere: ĉarmaj antikvaj domoj apud rivero


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments