El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dek miloj da kantocignoj en Shandong, Ĉinio

| 2020-01-19
Bookmark and Share

Inter ĉiu-jara oktobro kaj la venonta marto, dek miloj da kantocignoj grupe flugas de Siberio al la urbo Rongcheng de la provinco Shandong, orienta Ĉinio.










Rongcheng, triflanke ĉirkaŭata de maro, situas en la plej orienta parto de Shandong-duoninsulo. La loko havas geografiajn avantaĝojn por vintr-pasigo de kantocignoj. En 1985, por protekti kantocignojn oni starigis en Rongcheng natur-rezervejon, kiu fariĝis ŝtatnivela natur-rezervejo en aprilo 2007. En la rezervejo estas centroj por savado kaj malsan-kontrolado kaj du protektejoj.


Ekde 2012, por plibonigi la medion de la natur-rezervejo, Rongcheng faris purigadon de marĉejoj, malkonstruadon de ruinaj akvobariloj kaj regadon de digoj. Nun Rongcheng jam fariĝis loko por vivado de kantocignoj en vintro kaj urbo, kie homoj kaj la naturo harmonie kunekzistas.


Redaktoro: Xie Ruifeng 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments