El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

UN emisiis poŝtmarkon por la Musa Jaro de Ĉinio

| 2020-01-17
Bookmark and Share

En la 10-a de januaro, por festi la alproksimiĝantan Musan Jaron laǔ la ĉina luna kalendaro, la Poŝta Administracio de la Unuiĝintaj Nacioj emisiis specialan poŝtmarkon, kiu konsistas el 10 pecoj, kaj ĉiu kostas 1,2 usonajn dolarojn. La bildo sur la ĉefa peco estas la emblemo de UN, kaj la desegnita muso aperas sur la apuda peco kaj la fono de la poŝtmarko.


Samkiel aliaj poŝtmarkoj pri la 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara ciklo de Ĉinio, la poŝtmarko, desegnita de la ĉina dezajnisto Yin Huili, portas la ĉefajn kolorojn de ruĝo kaj oro, kaj havas stilon de la tradicia papereltondaĵo de Ĉinio.


Poŝtmarko por la Musa Jaro


Afiŝo pri la poŝtmarko en la ĉefsidejo de UN en Nov-Jorko 


Oficiala retejo pri poŝtmarko de UN


Nun, UN estas la monde ununura organizo neŝtata kaj senteritoria kiu rajtas emisii poŝtmarkojn, kaj la nura organizo kiu povas emisii poŝtmarkojn en 3 specoj da monunuoj -- usona dolaro, svisa franko kaj eǔro. Post sia fondiĝo, en 1951, la Poŝta Administracio de UN jam emisiis pli ol mil specojn da poŝtmarkoj.


En majo 2010, la administracio komencis emisii seriajn poŝtmarkojn pri la 12 simbolaj bestoj. La ĉi-jara por la Musa Jaro estas la 11-a poŝtmarko emisiita de ĝi. Oni povas aĉeti la poŝtmarkojn en la vendejoj de UN en Nov-Jorko, Ĝenevo kaj Vieno, kaj en la oficiala retejo pri poŝtmarkoj de UN.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments