El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fakuloj kaj kleruloj de Ĉinio kaj Birmo enfokusiĝis al mildigo de malriĉeco

| 2020-01-17
Bookmark and Share



En la Dialogo inter Ĉin-Birmaj Pensfabrikoj okazinta la 14-an de januaro, dulandaj fakuloj kaj kleruloj enfokusiĝis al mildigo de malriĉeco kaj diskutis pri bonaj metodoj por riĉigo de popolanoj kaj prospero kaj disvolvado de landoj.


Zhao Jianglin, esploristo de la Nacia Instituto por Tutgloba Strategio sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke la Ĉin-Birma Ekonomia Koridoro en konstruado antaŭenigos industriiĝon de Birmo. Li esperas, ke la koridoro estos platformo ne nur por mildigi malriĉecon en Birmo, sed ankaŭ por antaŭenigi la amikajn rilatojn inter la du landoj. 


"Ekonomia kresko estas la ĉefa motoro por reduktado de malriĉeco." Zheng Xinye, dekano de Fakultato de Aplika Ekonomiko sub Renmin-Universitato de Ĉinio, opinias, ke nun la mondo estas tutmondiĝa, oni devas integriĝi al la tutmonda valorĉeno, trovi sian pozicion kaj distribui la dividendojn, alportitajn de tutmondiĝo, inter diversaj regionoj, malsamaj homoj kaj malsamaj industrioj.


Esploristo de la Centro por Strategiaj kaj Internaciaj Studoj en Birmo opinias, ke identigo de malriĉeco estas tre grava, kaj la vera malriĉeco signifas, ke enspezoj ne sufiĉas por manĝado kaj vestado. Ju pli malriĉa, des pli malevoluanta, kaj ju pli malevoluanta, des pli malriĉa. Al Birmo mankas statistiko pri malriĉularo, kaj iuj censitoj eĉ ne volas esti klasifikitaj kiel malriĉuloj.


"Kamparanoj estas la ĉefa malriĉa populacio en Birmo, kaj la agrikultura produktiveco de la lando estas relative malforta. La kresko de la enspezoj de kamparanoj rekte influas la efikon de malriĉec-mildigo." Fakulo de la Instituto por Strategiaj kaj Internaciaj Studoj sub Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Birmo diris, ke kamparanoj ofte suferas pro troaj kostoj, inkluzive de aparta pago por petado de agrikulturaj monpruntoj, kaj tiu por servoj pri irigaciado.


Mildigo de malriĉeco estas komune zorgata de la registaroj de Ĉinio kaj Birmo, kaj unu el la plej gravaj kampoj por ĉin-birma kunlaboro.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments