70-jara ĉina amputito atingis la pinton de la monto Ĉomolangmo!

| 2020-01-14
Bookmark and Share

Xia Boyu naskiĝis en la urbo Chongqing en 1949 kaj estis elektita kiel membro de la ĉina montargrimpada teamo en 1974. En la sekva jaro, dum la dua ekspediciado de Ĉinio al la pinto de Ĉomolangmo (Everesto), Xia Boyu suferis severan froston je siaj kruroj, kiuj devis esti amputitaj.



Sed li ne rezignis sian revon kaj kun kruraj protezoj rekomencis preparadon por grimpi la monton.




Lia revo realiĝis: li atingis la pinton de la monto Ĉomolangmo la 14-an de majo 2018, post kvar malsukcesaj provoj.



Li estas la unua dukrur-amputita ĉino, kiu sukcesis atingi la pinton de Ĉomolangmo, kaj estis omaĝigita de la urbo Chongqing en 2019 kiel Modela Homo de la Urbo.




Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Guide In China


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments