El Popola Ĉinio>头条新闻>

Suzhou pliigas pordmalfermon!

| 2020-01-09
Bookmark and Share

La 3-an de januaro en la sudorienta ĉina urbo Suzhou, en Jiangsu-provinco, okazis la Konferenco pri Pliigo de Pordmalfermo, kun la celo allogi pliajn investojn al la urbo.


gvidantoj de loka registaro respondas demandojn de raportistoj dum la konferenco


Suzhou, ĉe la delto de rivero Jangzio kaj apud la lago Taihu, havas longan historion kaj aron da kulturaj heredaĵoj. Ĝi profitis de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio antaŭ pli ol kvar jardekoj por plue disvolviĝi kaj riĉiĝi per industrio kaj negocoj. Per sukcesa kunigo de tradicio kaj moderneco, la urbo vigle progresis per kunlaboroj inter Ĉinio kaj eksterlando, gajnis plurajn premiojn kaj aperas en bona pozicio en multaj rangoj ĉinaj kaj eksterlandaj pri investindaj urboj. Dum la sinsekvaj ok jaroj ĝi estis elektita la plej alloga ĉina urbo por eksterlandaj fakuloj.


Dum la konferenco, loka registaro anoncis 30 novajn politikojn cele al pliigo de ekonomia malfermo de Suzhou kaj lanĉis novan Infografian Gvidilon por faciligi kaj allogi investojn. Ĝi estas alirebla per la retejo http://www.suzhourlt.cn/ kaj prezentas valorajn informojn al investantoj, kiel lokoj disponeblaj por investo, areo disponebla por konstruado de industrio, infrastrukturo disponebla, oportunoj pri kuninvestado ktp.. Tiu grava ilo atestas ankoraŭfoje la novigemon de la urbo kaj ĝian klopodadon por faciligi investadon: ĉiuj informoj estas tie, ne nur facile alireblaj, sed ankaŭ prezenteblaj per ilo facile uzebla kaj en maniero facile komprenebla, kiu permesas al investantoj identigi la plej taŭgajn oportunojn kaj kapti la ŝancon.


Ekranbildo de la Infografia Gvidilo kreita de loka registaro


La 1-an de januaro ekvalidis la nova Leĝo pri Fremdaj Investoj, aprobita pasintjare. Suzhou tuj agadis por frue kapti la oportunojn liveritajn de la nova leĝo, okazigante la konferencon en la 3-a de januaro, tuj post la novjaro. La loka registaro anoncis ankaŭ, ke 68,8 kvadrataj kilometroj da lando estas disponeblaj por novaj industrioj, kaj 556 projektoj estis subskribitaj, kiuj sume signifas investon de 735,9 miliardoj da juanoj (ĉ. 106 miliardoj da usonaj dolaroj).


Kadre de financoj kaj investoj, verŝajne neniu alia urbo sukcesis havi tiom bonan rezulton en la unua semajno de 2020.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments