El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvanto de ĉinaj poŝtaĵoj superos 70 miliardojn ĉi-jare

| 2020-01-09
Bookmark and Share

Dum la aĉet-festivalo de la 11a de novembro pasintjare poŝtistoj pakis dolĉajn persimonojn en sakojn en iu fabriko en Baoshan de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. (Fotis Wang Jing, raportisto de la retejo de la Ĉina Nacia Radio.)


La 6an de januaro en la Tutlanda Kunveno de Poŝt-administrado, Ma Junsheng, burooestro pri la ŝtata poŝtado, diris, ke ĉi-jare la buroo startigos la projektojn "poŝtaĵ-sendado al vilaĝoj" kaj "poŝtaĵoj eksterlanden" kaj rapidigos la projekton "poŝtaĵoj senditaj rekte de fabrikoj".


En la pasinta jaro la pokapa uzo de poŝtado tutlande kalkuliĝis al 45.


Ĉi-jare la kvanto de senditaj poŝtaĵoj antaŭvide atingos 74 miliardojn, je 18% pli multe ol pasintjare.



"96,6% da ĉinaj urbetoj havis poŝt-staciojn ĝis la fino de 2019. Ĉi-jare ni antaŭenigos la projekton 'poŝtaĵ-sendado al urbetoj' por realigi 'poŝt-staciojn en ĉiuj urbetoj' kaj surbaze de tio ni komencos la projekton 'poŝtaĵ-sendado al vilaĝoj'", diris Ma.


Pri la projekto "poŝtaĵoj senditaj rekte de fabrikoj", Ma diris, ke en la kuranta jaro poŝtaĵoj estos rekte senditaj de fabrikoj al aĉetantoj.


Ma diris, ke per la projekto "poŝtaĵoj eksterlanden" ili plivastigos internaciajn servoretojn kaj altigos la kapablon de internacia komercado kaj konkurencon.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments