El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la unua akvario pri dolĉakvaj fiŝoj en Ĉinio ĉe Mekongo

| 2020-01-09
Bookmark and Share

Fotoj de Li Ming



La 6an de januaro en la Praarbara Ĝardeno en Xishuangbanna, Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, malfermiĝis la Subakva Mondo de Mekongo.



La Subakva Mondo de Mekongo estas la unua akvario de dolĉakvaj fiŝoj ĉe Mekongo kaj temas pri akvaj animaloj de Mekongo kaj tropika pluvarbaro.



En la akvario montriĝas indiĝenaj fiŝoj ĉe akvoj de Liancang-rivero kaj Mekongo, raraj sensal-akvaj fiŝoj kaj amfibioj en Jangzio, kaj enkondukitaj ĉinaj sturgoj kaj jangziaj sturgoj -- bestoj sub ŝtatnivela protektado de Ĉinio -- por plibonigi ilian vivmedion.




Vizitantoj povas, en subakva tunelo de ĉina sturgo, rimarki miraklon de la vivo antaŭ 140 milionoj da jaroj, en meduz-zono apreci ekzistaĵon kiu aperis sur la Tero antaŭ 650 milionoj da jaroj, en 7-dimensia kinejo spekti filmeton pri Mekongo, kaj vidi la akvan mondon de Mekongo, en kiu vivas ĉina sturgo, meduzo, lutro, giganta siluro, Rhacophorus feae kaj Catlocarpio siamensis.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments