El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis en Pekino ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de UNESKO-KURIERO

| 2020-01-08
Bookmark and Share

La 7-an de januaro 2020 en la domo de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de UNESKO-KURIERO. La ceremonion ĉeestis gvidantoj kaj reprezentantoj de ĈIEG, El Popola Ĉinio kaj UNESKO-KURIERO.  


Ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de UNESKO-KURIERO


Du Zhanyuan (la dekstra) intervidiĝas kun Ian Denison


Antaǔ la ceremonio, Du Zhanyuan, prezidanto de ĈIEG, intervidiĝis kun Ian Denison, ĉefo pri eldonado kaj diskonigo de UNESKO. Du diris, ke la subskribado pri la kunlaboro estas bona startpunkto. Surbaze de KURIERO, plimultiĝos la kulturaj kunlaboroj inter ĈIEG kaj UNESKO en pli vastaj kampoj. Denison diris, ke la tago estas historia momento, ĉar la subskribado de Esperanta UNESKO-KURIERO havigas al la gazeto hejmon en Ĉinio. Li esperas, ke ambaǔ flankoj povos akiri pli da fruktoj dum kunlaborado.


Fang Zhenghui faras parolon.


En sia salutparolo Fang Zhenghui, vicprezidanto de ĈIEG, diskonigis la brilan historion de EPĈ en eldonado de Esperantaj libroj kaj gazetoj kaj esperas, ke la Esperanta UNESKO-KURIERO, kune kun la versioj en aliaj lingvoj, faros kontribuon por disvastigi la konceptojn de UNESKO kaj akceli prosperon de la homara civilizacio kaj la pacon kaj progreson de la mondo. 


Denison parolas.


En sia parolo Denison diris, ke la eldonado de Esperanta versio de UNESKO-KURIERO akordiĝas al la tasko de UNESKO akceli la diversecon de kulturoj kaj lingvoj kaj konformas al la celo kuraĝigi disvastigon de Esperanto en la mondo. Tio estas ĝojiga kaj signifoplena por UNESKO kaj esperantisto-legantoj. 


Duncan Charters, prezidanto de UEA, sendis gratulan mesaĝon al la ceremonio. En la nomo de UEA li esprimis sian dankon al El Popola Ĉinio pro ĝia subteno al UNESKO-KURIERO, kaj atendas plimultigon de kunlaboroj inter UEA kaj ĉinaj esperantistoj.


Chen Ji parolas.


Chen Ji, direktoro de E-sekcio de EPĈ, diris ke EPĈ kunlaboros kun la teamo de UEA por plenumi la tradukadon de UNESKO-KURIERO. La E-sekcio kaj la redakcio de UNESKO-KURIERO, kune kun esperantistoj el dek kelkaj landoj, plenumos la tradukadon kaj eldonadon de la gazeto laǔ la postuloj de UNESKO. Tiel la gazeto kun koncepto “krei pacon per kulturo” povos esti plue diskonigita, kaj la kulturo kaj idealo de Esperanto estos pli vaste konataj. 


Chen Shi kaj Denison subskribas la interkonsenton.


Du Zhanyuan kaj Denison levas la vualon de la nomtabulo.


Chen Shi, estro de EPĈ, kaj Denison subskribis la interkonsenton pri la kuneldonado. Du Zhanyuan kaj Denison kune senvualigis la nomtabulon de E-redakcio de UNESKO-KURIERO.


En novembro de 2019 EPĈ ricevis interkonsenton de UNESKO pri kuneldono de UNESKO-KURIERO, kaj UNESKO proponas al EPĈ okazigi oficialan lanĉ-cermonion por la gazeto reference al aliaj ĝiaj versioj. Post tiu ceremonio EPĈ kunlaboros kun UEA-teamo por traduki la unuan numeron de UNESKO-KURIERO. Se vi volontas partopreni la laboron, bonvolu sendi vian sinprezenton al 13693326472@163.com. Viaj partoprenoj estas bonvenaj!


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments