Ĝoja tempo de infanoj en festivalo de glacio kaj neĝo
Du element-lernejanoj ludantaj en Birda Nesto
En la 2-a de januaro, la 11-a Festivalo de Glacio kaj Neĝo malfermiĝis en la Nacia Stadiono de Pekino (Birda Nesto). Partoprenantoj de la Pekina Olimpika Vintra Tendaro tie spertis glacion kaj neĝon.
Lernantoj sketantaj en Birda Nesto
Laŭ raporto, la partoprenantoj venas de 107 element- kaj mez-lernejoj en Pekino. Ili partoprenis en amuzaj ludoj kaj simulitaj sportoj pri neĝo kaj glacio por pli bone koni tiujn sportojn.
Lernantoj sur glacia deglitilo
Lernanto sur glacia deglitilo
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments