El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiuj gravaj aferoj okazos en Ĉinio en 2020?

| 2020-01-03
Bookmark and Share

2020 estas la fina jaro por la 13a Kvinjara Plano. En la kuranta jaro Ĉinio finkonstruos la modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj. Krome, Ĉinio komplete eliminos absolutan malriĉecon kaj faros la unuan sondadon al la Marso... Tiuj gravaj aferoj estas atendataj en 2020.


Konstruado de la modere prospera socio en ĉiuj aspektoj


2020 estas la fina jaro por la 13a Kvinjara Plano. En la kuranta jaro Ĉinio finkonstruos la modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj, kaj tio estas unu el la Du Jarcentaj Celoj de la Komunista Partio de Ĉinio.


Eliminado de malriĉeco


En la kuranta jaro la absoluta malriĉeco estos komplete eliminita en Ĉinio, kaj la absoluta malriĉeco, kiu obsedas la ĉinan nacion dum centoj da jaroj, fariĝos historio.


Ĉinaj sportistoj al Tokiaj Olimpikoj


Laŭ la Organiza Komitato de la Tokiaj Olimpikoj, la Tokiaj Olimpikoj inaŭguriĝos en la 24a de julio. Ĉinaj sportistoj jam estas pretaj por la evento.


Sondado al la Marso


Laŭplane, ĉi-jare Ĉinio ĵetos mars-sondilon per la transporta raketo Changzheng-5 kaj realigos iradon ĉirkaŭ la Marso, surmarsiĝon kaj rondiradon por sondado. La sondilo atingos la Marson post sep-monata flugado.


Ekfunkcio de pli da fervojlinioj por grandrapidaj trajnoj


La fervojlinio por grandrapidaj trajnoj inter la urboj Pekino kaj Shenyang longas 698,294 kilometrojn. Laŭplane, tiu ĉi fervojo ekfunkcios en la fino de la kuranta jaro. Tiam la tempo por trajna vojaĝo inter la du urboj mallongiĝos al 2,5 horoj.


Marŝado al epoko de "spaciala stacio"


La 6an de novembro 2018, modelo de la kerna kajuto de la ĉina spaciala stacio Tiangong debutis en la Ĉina Internacia Aviada kaj Aerokosma Ekspozicio en la urbo Zhuhai. Fotis Chen Jimin, raportisto de la novaĵagentejo Ĉinaj Novaĵoj.


Laŭ la informo de la Agentejo de Inĝenierado de Kunhoma Kosmoflugado de Ĉinio, la spaciala stacio de Ĉinio estos finkonstruita en 2022 kaj tiam tri kosmonaŭtoj povos longtempe resti tie. La stacio laŭorbite funkcios dek jarojn, kaj dume ĝi estos kunlabore malfermita al la internacia komunumo kaj estos platformo por la monda spaciala aplikado.


Navigad-satelita sistemo BeiDou kovros la tutan mondon


Antaŭ junio ĉi-jare, Ĉinio pafos du satelitojn de geosinkrona orbito, kaj la tergloba navigad-satelita sistemo BeiDou-III estos komplete finkonstruita.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments