Xi Jinping aliĝis al diskuto kun deputitoj el Fujian-provinco
Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe aliĝis al grupa diskuto kun deputitoj el Fujian-provinco en la 2a sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.
Li alvokis pli da klopodoj por esplori novajn vojojn al integriĝa disvolvado de la du bordoj de la Tajvana Markolo. Li ankaŭ instigis aŭskulti opiniojn de tajvanaj samlandanoj kaj studi politikojn kaj rimedojn, kiuj povas profitigi ilin.
Li alvokis persiston en laŭcela malriĉec-mildigo kaj klopodojn por determini radikajn kaŭzojn de malriĉeco kaj altigi la efikecon de rilataj rimedoj.
El CRI
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments