Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo de Ĉinio: entreprenoj tute financataj de fremdlanda kapitalo estos bonvenigataj en pli da kampoj

| 2019-03-08
Bookmark and Share


La 6-an de marto, Ning Jizhe, vic-direktoro de Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris en la gazetara konferenco de la Dua Sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), ke Ĉinio lanĉos pli malfermajn rimedojn pri agrikulturo, minekspluatado, fabrikado kaj servoj, kaj permesos entreprenojn tute financatajn de fremdlanda kapitalo entrepreni en pliaj kampoj.


Parolante pri tio, ke fremdlandaj investantoj ĝuos samajn traktojn de la enlandaj antaŭ kaj post la merkataliro, Ning klarigis, ke Ĉinio forigas limigojn pri fremdlanda investado en kampoj ekster la negativa listo de merkataliro de fremdlanda investado por garantii ke enlanda kaj eksterlanda investadoj estu traktataj laŭ samaj normoj. Samtempe, Ĉinio ĝuigos al entreprenoj financitaj de fremdlanda kapitalo justan traktadon en la kampoj de registara aĉetado, farado de normoj, industria politiko, teknologia politiko, legitima licenco, registrado kaj monkolektado.      


Li konigis, ke la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kun rilataj departementoj kaj lokaj institucioj simpligas enregistrigon kaj aliajn administrajn formalaĵojn, plibonigas servojn por gravaj projektoj pri fremdlanda investo. Ĉinio liveris servojn al duaj gravaj projektoj kaj baldaŭ al la triaj, inkluzive de novenergio, avangarda fabrikado, petrolkemio, elektronika informado ktp. Krome, Ĉinio subtenos investantojn en uzado de tero, maro kaj energio, planado ktp., rapidigos ekzamenon pri influo al medio kaj plue faciligos investadon. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments