Ĉinio pli kaj pli zorgas pri pacientoj de raraj malsanoj

| 2019-03-04
Bookmark and Share


En la 28-a de februaro, Tago de Raraj Malsano, Raporto de Ĉinio pri Alireblo de Medikamentoj kontraŭ Raraj Malsanoj estis publikigita kaj altiris vastan atenton. Laŭ statistikoj, en la tuta mondo troviĝas pli ol 6 mil raraj malsanoj, kaj en Ĉinio pli ol 20 milionoj da homoj suferas ilin. 


Manko de kuraca prizorgo kaj medikamentoj estas grava problemo por tiu grupo. Unuflanke, la probablo suferi tiujn malsanojn estas tiom malalta, ke multaj kuracistoj havas limigitan konon pri ili, kio rezultigas obstaklojn en ĝusta kaj preciza diagnozo. Aliflanke, ĉar malmultaj homoj bezonas tian kuracadon, kaj kuracaj esplorado kaj disvolviĝo estas altkostaj, la prezoj de medikamentoj estas relative altaj. Aldone, multaj pacientoj estas malriĉaj pro malsano kaj ne povas pagi por la medikamentoj. 


En la lastaj jaroj, la dilemo pri medikamentoj por pacientoj de raraj malsanoj altiris pli grandan atenton. En decembro 2016, Ĉinio aldonis rar-malsanajn medikamentojn en la ŝlosilan taskon de profundigo de medicina reformo en "la 13-a Kvin-jara Plano". Poste, en 2018, la listo pri la unuaj naciaj raraj malsanoj estis publikigita. 


Ĉu medikamentoj kontraŭ raraj malsanoj povas esti inkluzivitaj en medicina asekuro? Laŭ nacia komisiono pri sano, la naciaj medicinaj sekcioj plibonigos rilatajn mekanismojn por iom post iom kovri la koston de rar-malsanaj medikamentoj, kiuj estas klare efikaj kaj pageblaj por la medicina asekur-fonduso, kadre de la amplekso de medicina asekuro.


Estas menciinde, ke estas bona novaĵo por pacientoj de raraj malsanoj en Ĉinio: ekde la 1-a de marto, la unuaj medikamentoj kontraŭ 21 raraj malsanoj kaj 4 krudaj farmaciaj ingrediencoj estos traktitaj samkiel kontraŭkanceraj medikamentoj, kun reduktiĝo de valor-aldonita imposto de importo ĝis 3%. En Ĉinio la valor-aldonitaj impostoj por ili estas 3%. Tio signifas, ke la prezoj de medikamentoj kontraŭ raraj malsanoj malaltiĝos. De manko de medikamentoj kaj iliaj altaj prezoj ĝis evoluigo de pli multaj novaj medikamentoj kaj provizado de plia asekuro, ĉiu paŝo de la tuta socio helpe al homoj kun rara malsano estas granda paŝo por estigo de sana Ĉinio.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments