El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj agrikulturaj teknikoj helpas Mozambikon plibonigi grenan sekurecon

| 2019-12-27
Bookmark and Share

La agrikultura programo Wanbao, investata de la Ĉin-Afrika Disvolva Fonduso, estas la plej granda programo de Ĉinio pri rizoplantado en Afriko, kaj ĝi estas unu el la gravaj kunlaboraj programoj inter Ĉinio kaj Mozambiko. La programo funkcias surbaze de la kunlabora modelo "kompanio plus kamparano", kaj ĝi havas preskaǔ 500 kamparanojn kiel kunlaborantoj.


Rizkampo de Wanbao en Mozambiko


Laboristoj metas prilaboritan rizon en sakon.


Kamparano en rizkampo


Rikoltota rizo


Kamparanoj dancas kaj kantas por celebri rikolton de rizo.


La zono de la programo situas en la urbo Xai-Xai de la provinco Gaza de Mozambiko. Profite de vasta tero, taǔga klimato, sufiĉa akvo kaj subtenado de Ĉinio, la programo uzas 20 mil hektarojn da kampoj, celante per kunlabora plantado helpi al la kamparanoj ekspluati la kampojn. Dank' al la teknika subteno, la produktokvanto de grenoj multe kreskis. Samtempe, enspezoj de la kamparanoj altiĝis. Tio instigis la kamparanojn labori en la kampo kaj mildigis la mankon de grenoj en Mozambiko.


Ĉina specialisto (la dua de dekstre) klarigas al la laboristoj kiel uzi flugrobotojn ŝprucigi herbicidon.


Ĉina specialisto (maldekstre) kontrolas rizkampon kun loka teknikisto.


Traktoro pretigas la kampon por plantado.


La programo estas rigardata de la mozambika registaro kiel modelo de kunlaboro kun fremdaj landoj. Higino De Marrule, ministro pri agrikultura kaj grena sekureco de Mozambiko, diris: "La riz-programo de Ĉinio en Mozambiko akiris bonajn efikojn en ekonomio kaj socio. Ĝi altigis la jaran riz-produktan kvanton al 2 tunoj ĉiuhektare kaj diskonigis la teknikojn al lokanoj."


Marrule diris, ke Mozambiko volas lerni de agrikulturaj spertoj de Ĉinio. "Koninte la historion de la ĉina agrikulturo, vi povas trovi, ke Ĉinio jam forlasis la ekonomion surbaze de malgrandaj produktistoj kaj kreskigis multajn grandajn agrikulturajn firmaojn. Ni volas lerni de Ĉinio kaj direkti nian junan loĝantaron al aliaj industrioj." Nun 70-80% de la afrika loĝantaro vivas en kamparo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments