El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la 7-a Esperanto-Semajno de la elementa lernejo Baiyangshujie en Taiyuan

| 2019-12-27
Bookmark and Share

de Zhang Hui



Inter la 16-a kaj 20-a de decembro okazis la 7-a Esperanto-Semajno de la elementa lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan de la provinco Shanxi, norda Ĉinio. Temis pri "ĉina spirito, monda rigardo". Dum unu semajno okazis diversaj eventoj pri Esperanto por pli ol 1 500 lernantoj, instruistoj kaj gepatroj.


Wei Yubin (Jado), lernejestro de la lernejo





La malferma ceremonio konsistis el tri partoj: retrorigardo al la antaŭaj Esperanto-semajnoj, disdonado de Weilun-stipendio kaj arta prezentado. Profesoro Li Weilun de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato estis invitita partopreni la eventon de la lernejo en julio. Li estis kortuŝita de la Esperanta etoso en la lernejo kaj decidis donaci 40 000 juanojn (= 5 700 usonaj dolaroj) ĉiujare kiel Weilun-stipendion por subteni Esperantan lernadon kaj aktivadon en la lernejo.


Fondiĝis Weilun-stipendio




Subskribado en la malferma ceremonio



Dume, okazis la tagmeza radio-elsendado "Voĉo de Esperanto", nedeviga kurso de Esperanto, Esperanto-ekspozicio kaj interagoj. Krome, okazis prelegoj, kiujn faris profesoro Gong Xiaofeng (Arko) de Nanchang-a Universitato kaj sinjorino Yu Jianchao, prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio. La prelegoj allogis ĉirkaŭ 700 gepatrojn kaj instruistojn, kio helpis ilin pli bone koni la lingvon. La gepatroj esperis, ke iliaj infanoj konos kaj lernos Esperanton.


Esperantaj prezentaĵoj



"Esperantan Voĉon" prezidis kelkaj Esperanto-instruistoj de la lernejo, kaj multaj lernantoj partoprenis. En la programo, lernantoj diskonigis sciojn pri Esperanto al siaj samlernejanoj, ekzemple rakontoj pri famaj esperantistoj, historio kaj disvolviĝo de Esperanto. Lernantoj ankaŭ esprimis senton pri Esperanto-lernado, kaj montris al aliaj siajn plej ŝatatajn vortojn.






Interagoj estis plej atendataj. Lernantoj en amuza etoso lernis vortojn kaj frazojn. La nedeviga kurso allogis multajn lernantojn. Kelkaj el ili jam havis Esperanto-lecionojn, kaj multaj aliaj ankoraŭ ne lernis Esperanton.


Ekde 2008, Esperanto fariĝis speciala kurso de la lernejo. Ekde 2013 ĉiujare okazas Esperanto-Semajno en la lernejo. Nun Esperanta kulturo jam estas grava parto de la lernejo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments