En Ĉinio mi eklernis skiadon!
Naskiĝinte en tropika lando, mi vidis neĝon unuafoje nur en 2013, kiam mi estis 29-jara. Tiam mi vizitis Islandon por partopreni en UK, kaj vidis glaĉerojn de malproksime. Nur komence de 2015, kiam mi unuafoje vizitis Eŭropon dum vintro, por studsesio en Poznano, mi vidis neĝon falantan el ĉielo kaj apud mi. Tio okazis en Berlino: mi tranoktis ĉe samideano kaj frue eliris lian hejmon por iri al bus-stacio, sed neĝis dumnokte kaj la pejzaĝo estis tute alia ol tiu de la pasinta tago. Sekve dum la semajno neĝis plurfoje en Poznano, pro kio miriĝis mi kaj aliaj kolegoj el tropikaj landoj, kiuj por la unua fojo vidis neĝon falantan el ĉielo.
Skiantaj por la unua fojo: mi kaj amikoj el Birmo (tiuj maldekstre de mi) kaj Ĉinio
Dum mia infaneco mi kutimis spekti filmojn kaj animaciaĵojn en la televido, kaj en multaj estis neĝo kaj skiado, aferoj tre fremdaj al mia realo. Ekde mia transloĝiĝo al Pekino, mi alkutimiĝis al frosta vintro kaj neĝo, sed skiadon mi neniam provis ĝis tiu ĉi jaro.
Jam en mia unua vintro en Pekino mi estis informita pri tio, ke ekzistas skiejoj en Pekino dum vintro, malgraŭ tio, ke malofte neĝas en Pekino. Oni uzas artefaritan neĝon por prepari la ejojn, kaj ĉijare mi malkovris ke eĉ dum somero eblas skiadi en Pekino, en endomaj skiejoj.
Nanshan-skiejo: la unua kiun mi vizitis
Komence de 2018 mi unuafoje vizitis skiejon en Pekino, kune kun kelkaj amikoj, sed neniu el ni estis tie por skiadi, ni iris tien nur por amuziĝi kaj pasigi la tagon en aliaj aktivaĵoj. Tio estis en Nanshan-skiejo, konsiderata kiel unu el la plej bonaj en Pekino. Vidinte la skiantojn, mi konsciis ke skiado ne estas facila kaj por skii mi devus dungi instruiston por la unuaj paŝoj. Mi ankaŭ trarigardis la preztabelon kaj malkovris ke por lui aparatojn kaj skiadi oni devas elspezi multe da mono. Tiam mi ne sukcesis kompreni kiel tiom da homoj skiadas en Pekino, kaj ŝajnis al mi ke mi neniam havus la ŝancon sperti tiun sporton.
Tio ŝanĝiĝis fine de la pasinta jaro, kiam mia instruistino pri la ĉina lingvo, kiu nomiĝas Xue, ĉina vorto por neĝo, rakontis al mi pri sia kutimo skiadi. Mi diris al ŝi, ke mi neniam provis kaj ke tio estas multkosta, kaj ŝi instruis al mi kiel akiri rabategon: skiejoj donas grandajn rabatojn por grupoj, kaj en Pekino ekzistas kelkaj firmaoj kiuj aranĝas tagajn ekskursojn por grupoj kontraŭ vere bona prezo. Finfine, en januaro mi iris skiadi kun instruistino Xue kaj kelkaj el miaj kolegoj de la ĉinlingva kurso.
Mi kun instruistino Xue (en la centro) kaj Rebeca: ili helpis min en lernado de skiado
Mia instruistino memlernis skiadon, spektante filmetojn kaj observante aliulojn en la skiejo. Mi sekvis ŝiajn konsilojn kaj spektis filmetojn en interreto por prepariĝi por mia debuto en skiejo. Kiam la granda tago alvenis, ni iris al Sijinglong-skiejo, en la distrikto Yanqing de Pekino, proksime al la Granda Muro. Miaj kolegoj estis homoj kiuj, samkiel mi, neniam antaŭe spertis skiadon, krom unu, kiu kutimis skiadi en sia infaneco, sed poste ne plu faris tion.
Mi estis bonŝanca, ke mia instruistino donis al mi konsilojn kaj helpis min pri la baza tekniko. Poste Rebeca, tiu kun antaŭa sperto pri skiado, sukcesis rememori kiel fari kaj ankaŭ donis al mi aliajn konsilojn. Ĝis la fino de la tago mi faris bonan progreson.
Mi skianta por la unua fojo
Kaj ĉijare mi malkovris, ke en malfrua aŭtuno oni komencas prepari skiejojn por la vintro, kaj iom post iom kovras la vojojn per neĝo. Dum tri semajnoj kelkaj vojoj por skiado, kutime la plej facilaj, estas pretaj, tiel ke skiejoj komencas funkcii, sed ĉar ne ĉiuj vojoj estas pretaj, ili donas rabategojn. Mi do profitis la du unuajn dimanĉojn de tiu ĉi monato por viziti la skiejon Yuyang, en Pinggu-distrikto, kaj tie plibonigis mian kapablon pri skiado. Nun skiejoj jam plene funkcias kaj praktikas la normalajn prezojn, sed daŭre estas rabategoj por grupoj, kaj mi planas skii denove antaŭ la fino de tiu ĉi vintro.
Mi finas per alia rakonto: en septembro 2014 mi iris al Poznano por mia unua studsesio, kaj mi sciis ke mia reveno estus en vintro. Mi ĉiam aŭdis, ke pola vintro estas terure malvarma, kaj mi ĉiam scivolemis pri kiel homoj sin protektas de la malvarmo. En pola vendejo mi elektis por mi la plej dikajn vestojn kiujn mi trovis, por prepariĝi por mia reveno dum vintro, kaj mi aĉetis dikan pantalonon. Dum pola vintro, tamen, mi rimarkis ke neniu homo estis uzanta tian veston, homoj kutime uzas ĝinzon kun varmiga pantalono sub ĝi, do mi hontis uzi mian dikan pantalonon kaj hontis uzi ĝin.
Yuyang-skiejo fine de aŭtuno: rabatego dum konstruado de aliaj vojoj por skiado ne estas finita
Kiam mi transloĝiĝis al Pekino, tamen, mi decidis kunporti tiun pantalonon kun mi, kaj ĝi estis tre utila dum miaj unuaj semajnoj en Pekino: estis fine de oktobro kaj ne estis hejtado (en Pekino oni ekliveras hejtadon en la 15-a de novembro, sed en tiu jaro pro la nekutima malvarmo oni iom plifruigis tiun servon), mi estis gasto ĉe samideano kiu havis nur maldikan litkovrilon por prunti al mi, do mi ĉiuvespere vestis tiun pantalonon kaj mian plej dikan jakon por dormi.
Poste mi luis ĉambron por mi kaj aĉetis bonajn litkovrilojn, kaj tiu pantalono ne plu estis bezonata, restis forgesita en mia ŝranko. Kiam mi iris skiadi por la unua fojo, mi luis vestaĵojn por skiadi, kaj tiam mi konfirmis tion, kion mi jam suspektis: tiu pantalono estas por skiado! Antaŭ nelonge mi aĉetis bonprezan jakon por skiado, kaj mi ne plu bezonas lui vestaĵojn kiam mi iras al skiejo: pasintfoje mi skiis surportante mian novan jakon kaj tiun pantalonon aĉetitan en Pollando.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat