El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la 1-a Esperanto-Forumo de Seulo kaj Ŝanhajo

| 2019-12-24
Bookmark and Share

Posttagmeze de la 21-a de decembro, en Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj, okazis la 1-a Esperanto-Forumo de Seulo kaj Ŝanhajo kun la temo "Ŝanĝo kaj la nuna situacio de loĝejoj en Ŝanhajo kaj Seulo". En la forumo partoprenis pli ol 50 esperantistoj el Ĉinio kaj Korea Respubliko.




La forumo estas kunorganizita de Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA) kaj Korea Esperanto-Asocio. Laŭplane la forumo ĉiujare okazas laŭvice en Ŝanhajo kaj Seulo.


La forumon prezidis sinjoro Zhou Tianhao, prezidanto de ŜEA. Nome de ŜEA li bonvenigis la korean esperantistan grupon kun 13 homoj gvidatan de profesoro So Jinsu, estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio.


Zhou Tianhao ricevis donacon de la korea esperantista grupo.


Dum la forumo, dulandaj esperantistoj prelegis pri ŝanĝoj de loĝejoj en Ŝanhajo kaj Seulo. Post prelegoj, ili faris artan prezentadon.


 Prelegas doktoro GIM Inhong el Seulo.


Ĉina esperantisto Shi Linjuan (Juana) faras demandon.




En resuma parolado, So Jinsu alte taksis kaj dankis ŜEA kaj invitis ĉiujn partopreni en la 2-a Esperanto-Forumo de Seulo kaj Ŝanhajo okazonta en Seulo venontjare.



Ŝanhaja esperantisto Kong Fankun ĝoje diris, ke li lernis multe dum la forumo. Li diris, ke post lernado de Esperanto, lia vivo multe buntiĝas. Li esperas, ke ŜEA pli ofte okazigos tian eventon. Por Perlo, juna esperantisto el Korea Respubliko, tio estas la unua fojo viziti Ĉinion. Li tre emociiĝis kiam li vidis la verdan flagon en flughaveno de Ŝanhajo, kaj surpriziĝis vidinte Ŝanhajon. Perlo diris, ke li amikiĝis kun junaj esperantistoj de Ŝanhajo kaj refoje vizitos la urbon estonte. Zhao Xingyan estas la nura partoprenanto en la forumo, kiu ankoraŭ ne lernis Esperanton. La forumo estas fruktodona por ŝi. Kaj ŝi kunportis E-lernolibron hejmen por lernado.


La 17-an de decembro, la koreaj esperantistoj atingis Ŝanhajon. Akompanate de lokaj esperantistoj, ili vizitis famajn vidindejojn de la urboj Ŝanhajo kaj Hangzhou kaj revenis al la Korea Respubliko en la 22-a de decembro.


Ĉinaj kaj koreaj esperantistoj en Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj


Raportis: Shen Xiaoxi

Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments