El Popola Ĉinio>头条新闻>

Videaĵoj de Li Ziqi kaŭzas diskutojn en Ĉinio

| 2019-12-23
Bookmark and Share


Li Ziqi, juna kaj antikveca, havas influon sur videaĵoj tutmonde. Lastatempe ŝiaj videaĵoj kaŭzis diskutojn en Ĉinio. La junulino loĝas en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. En la ĉina socia reto Mikroblogo, ŝi havas pli ol 21 milionojn da fanoj, en Douyin pli ol 30 milionojn kaj en Youtube pli ol 7,6 milionojn. Ŝiaj videaĵoj ofte ricevas milionon eĉ dek milionojn da rigardoj.


Kial la videaĵoj de Li Ziqi estas tiel ŝatataj en la tuta mondo? Kian vivon ŝi montras? Kiel taksi ŝian populariĝon?


Komentoj pri videaĵoj de Li Ziqi


Kion ŝiaj videaĵoj prezentas? Vivado laŭ natura rutino: kolektado de persikfloroj kaj farado de persika vino en marto, farado de ĉerizlikvoro, ĉerizkaĉo kaj sekigitaj ĉerizoj en majo, paperfabrikado, bredado de silkraŭpoj kaj elkokonigo de silko, farado de objektoj por ĉiutaga vivo… La videaĵoj de Li Ziqi kutime temas pri la tradicia vivo kaj unikaj produktaĵoj de ĉina vilaĝo, plenaj de vivsento kaj kvieta kampara etoso.



Post populariĝo de videaĵoj de Li Ziqi, oftas diskutoj pri ili. Iuj kritikas, ke ŝiaj videaĵoj estas simplaj kaj malprofundaj, kaj aliaj diris, ke ŝi tro multe montras la kamparan vivon de Ĉinio kaj mankas pli vasta atento pri ĉina realeco.


Jia Jingnan, klerulo pri kulturo, diris, ke la videaĵoj de Li Ziqi ja beligas la kamparan vivon de Ĉinio kaj ne signifas, ke ĉiuj kamparanoj tiel vivas, tamen la viv- kaj labormanieroj, vestaĵoj kaj manfaritaĵoj en la videaĵoj vere prezentas ĉinajn tradician kulturon kaj estetikon. La idilia vivo en la videaĵoj kongruas kun la imago de alilandaj rigardantoj pri la tradicia Ĉinio, kio indikas, ke ĉina kulturo povas esti pli bone diskonigita per novigaj rimedoj.


Laŭ Zhang Yiwu, profesoro de Pekina Universitato, la videaĵoj de Li Ziqi montras al la mondo interesan aspekton de vivmanieroj de ĉinaj gejunuloj, kaj havas pozitivan signifon por akceli komprenon de la mondo pri Ĉinio kaj forigi stereotipajn impresojn pri la lando. Videaĵoj havas unikan avantaĝon por kultura interŝanĝo.


La videaĵoj de Li Ziqi rimarkigas ĉinojn ne forgesi ĉinajn tradiciajn kulturon, arton kaj saĝon.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments