El Popola Ĉinio>头条新闻>

Cifereca pentraĵo La Panoramo de Riveroj kaj Montoj prezentiĝas en Makao, Ĉinio

| 2019-12-20
Bookmark and Share

La 17-an de decembro, por festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la 20-an datrevenon de la reveno de Makao al la patrolando, en la Makao-a Muzeo pri Arto inaŭguriĝis grandskala seri-ekspozicio, kiu estas kune organizita de la Makao-a Muzeo pri Arto kaj la Muzeo de Imperiestra Palaco. La cifereca pentraĵo La Panoramo de Riveroj kaj Montoj allogis vizitantojn por sperti interagon kun ĝi. La pentraĵo povas montri ŝanĝeblajn scenojn de sunleviĝo ĝis vesperiĝo, kaj respondi laŭ la korpaj movoj de vizitantoj.

 

La pentraĵo, verkita de Wang Ximeng (1096-1119) de la dinastio Song (960-1279), estas unu el la dek plej famaj pentraĵoj en Ĉinio. Ĝi nun estas konservata en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino.


 

 

Vizitantoj en eksponejo

 

Parto de la pentraĵo La Panoramo de Riveroj kaj Montoj

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments