El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zamenhofa Tago en Pekino (I)

| 2019-12-18
Bookmark and Share

La 14-an de decembro en Pekino esperantistoj kunfestis la 160-an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof. La E-renkontiĝon organizis la Pekina Esperanto-Asocio (PEA), kaj en ĝi ĉeestis pli ol 30 esperantistoj.





La antaŭtagmeza programo de la tago temis pri neforgeseblaj aferoj en la historio de ĉina Esperanto-movado depost la fondiĝo de la nova Ĉinio. Tio estas bona temo por festi la naskiĝtagon de la iniciatinto de Esperanto, kiu funkciis kiel helpilo al popola liberiĝo en la lando.


Yu Jianchao


Xiao Huoli


Post la mallonga parolo de Yu Jianchao, prezidanto de PEA, okazis la unua prelego farita de Xiao Huoli, vicprezidanto de PEA, titolita “Provpaŝo al la mondo: Diskonigoj pri la 71-a UK”. Li rememoris multajn okazaĵojn en kaj post la 71-a UK, la unua UK okazinta en Ĉinio tuj post la ekpraktiko de la politiko pri reformo kaj pordmalfermo. Tio estis la unua fojo por la lando okazigi tiom grandiozan kongreson (pli ol 2 000 partoprenintoj), do tiam okazis multe da interesaj, amikaj, kortuŝaj kaj eĉ bedaŭrindaj aferoj inter ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj. Xiao Huoli kaj lia amiko Fu Heng eĉ kompilis libreton pri la rakontetoj. Jen kelkdek jaroj pasis, la libreto ankoraŭ povas veki rememorojn de la ĉeestintoj pri la neforgesebla etoso de tiama UK.


Rafael Zerbetto


Brazila esperantisto Rafael Zerbetto per sia prelego “Verda Majo daŭre inspiras la konstruadon de la nova Ĉinio” prezentis al la ĉeestantoj la spiriton de Verda Majo (japana esperantistino kiu multe kontribuis por la venko de la ĉina popolo en la rezistmilito kontraŭ japanaj agresantoj). Verda Majo estas ne nur ina batalanto por la humaneco kontraŭ la faŝistoj, sed ankaŭ pioniro de feminismo en tiama periodo. En la nuna situacio, restas ankoraŭ malegaleco inter viroj kaj virinoj, disvolviĝintoj kaj disvolviĝantoj, la spirito de Verda Majo estas sciinda kaj heredinda por ni ĉiuj super la malsameco de sekso, ŝtateco kaj socia tavolo.


Xiao Henggang


Xiao Henggang, el Ĉina Radio Internacia (ĈRI), prelegis pri atingoj de Esperantaj radio-dissendoj far ĈRI en la pasintaj dek jaroj. Li speciale emfazis la interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Eŭropaj landoj dank' al la Esperantaj programeroj.


Ye Nianxian


Zhao Wenqi


Poste estis prelego de la veterano Ye Nianxian pri praktikado kaj perspektivo de ĉina Esperanto-movado ĉe lia vido kiel sociologo. Lin sekvis Zhao Wenqi (Venki), juna esperantisto kaj redaktoro de El Popola Ĉinio. Lia prelego temas pri la diskutado pri Esperanto farita inter ĉinaj kleruloj en la periodo de la 1910-aj jaroj, celante diskonigi kiel la revoluciaj pioniroj provis uzi Esperanton en la kampoj de politiko, kulturo, socio ktp. por novigi kaj savi tiaman Ĉinion el imperiismo kaj reformi malnovan kulturon. Kvankam multaj el tiuj provoj ne sukcesis, la influo de Esperanto, kiel neŭtrala, egaleca, ideala kaj internacia lingvo, daŭras ĝis nun.


Zhou Liuxi


La lasta prelego, pri fruktoj de ĉinaj esperantistoj en esperantologio, estis farita de Zhou Liuxi, profesoro de Pekina Instruista Universitato. Li mem, kiel poligloto kaj esperantologo, alte taksis la ĉineskon en la intertradukado de Esperanto kaj la ĉina lingvo, precipe en la tradukado de poemoj. Li deklamis kelkajn poemojn kiel ekzemploj, kiuj prezentas la arton de la veteranoj. Kaj, pri la influo de Esperanto, li montris optimisman opinion: en la mondo ekzistas pli ol 250 mil originalaj verkoj (Esperantaj), kies nombro eĉ superis tiun de la fremdlingvigitaj ĉinaj verkoj. La internacia lingvo ja bone progresas kaj ĝi certe povos daŭre disvolviĝi pro klopodado de la juna generacio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments