El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉefa telekomunikada kompanio de Germanio elektis Huawei kiel partneron por 5G-interreta konstruado

| 2019-12-13
Bookmark and Share


Laŭ raporto de la germana ĵurnalo Handelsblatt en la 11-a de decembro, kvankam la germana registaro ankoraŭ ne finis revizii la sekurecajn regulojn de la leĝo pri telekomunikado, Telefonica Germany, unu el la tri ĉefaj telekomunikadaj kompanioj de Germanio, diskonigis merkrede, ke ĝi elektis Nokia de Finnlando kaj Huawei de Ĉinio kiel siajn partnerojn de 5G-interreto, kaj pro tio ĝi fariĝis la unua ĉefa telekomunikada kompanio de Germanio, kiu publike anoncis kunlaboron pri 5G-interreto kun Huawei.


Telefonica Germany diris, ke la kunlaboro realiĝos post plenumo de necesaj formalaĵoj kun Nokia kaj Huawei, sed la kompanio konstruos 5G-interreton en la komenco de 2020. Laŭraporte, Nokia kaj Huawei provizos Telefonica Germany per teknikaj aparatoj kiel 5G-antena teknologio ktp.. Oni atendas, ke fine de 2021, Telefonica Germany lanĉos 5G-servojn en la urboj Berlino, Hamburgo, Munkeno, Kolonjo kaj Frankfurto kaj en la fino de 2022, 30 urboj kun 16 milionoj da loĝantoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments