El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malsukcesos usona intrigo por reteni Ĉinion per demando de Xinjiang

| 2019-12-10
Bookmark and Share

La 3an de decembro, la usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis la tiel nomatan "Leĝon pri Homaj Rajtoj de Ujguroj 2019". La leĝo celas kalumnii la staton de homaj rajtoj en Xinjiang de Ĉinio kaj la klopodojn de Ĉinio kontraŭ ekstremismo kaj terorismo, malbon-intence ataki politikojn de la ĉina registaro rilatajn al Xinjiang, serioze malobservas la internacian juron kaj la bazajn principojn de internaciaj rilatoj, severe intervenas en internajn aferojn de Ĉinio, kaj refoje malkaŝas la malbonan intencon de Usono "reteni Ĉinion per demando de Xinjiang". Ĉinio forte kondamnas kaj oponas tiun konduton.


La aferoj de Xinjiang estas internaj aferoj de Ĉinio, kaj neniu lando rajtas interveni en ilin. La demando pri Xinjiang ne temas pri etnogrupoj, religio kaj homaj rajtoj, sed rilatas al batalo kontraŭ terorismo kaj secesio. Estas vaste konata, ke Xinjiang multe suferis de ekstremismo kaj terorismo. Reage al la severa situacio, Xinjiang laŭleĝe alprenis rimedojn, inkluzive de starigo de centro de profesiaj trejnado kaj edukado, por kontraŭbatali terorismon kaj ekstremismon, fokusas pri traktado de radikaj kaŭzoj, akcelas ekonomian disvolvadon, unuiĝon de etnogrupoj kaj sociajn harmonion kaj stabilecon. Dank' al tiuj rimedoj, neniu terorista atako okazis en Xinjiang dum la pasintaj tri jaroj. La rimedoj garantias la rajtojn de lokanoj rilatajn al vivo, ekzisto kaj disvolvado kaj evidente altigas iliajn sentojn pri kontento, feliĉo kaj sekureco. Pro tio la rimedoj estas ĝenerale subtenataj de la 25 milionoj da etnogrupanoj en Xinjiang, kaj rigardataj kiel kontribuoj al la monda batalo kontraŭ terorismo.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments