El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio firme oponas kontraŭ "Leĝo pri Homaj Rajtoj de Ujguroj 2019" aprobita de la usona Ĉambro de Reprezentantoj

| 2019-12-06
Bookmark and Share


Usona Ĉambro de Reprezentantoj ĵus aprobis la tiel nomatan "Leĝon pri Homaj Rajtoj de Ujguroj 2019". Ĉi tiu leĝo intence kalumnias la staton pri homaj rajtoj en Xinjiang kaj la klopodojn de Ĉinio kontraŭ radikalismo kaj terorismo, kaj atakas la politikojn de la ĉina registaro pri Xinjiang. Ĝi serioze malobservas la internacian leĝon kaj bazajn principojn de internaciaj rilatoj, kaj intervenas en internajn aferojn de Ĉinio. Pri tio Ĉinio forte indignas kaj firme oponas.


La registaro kaj popolo de Ĉinio firme defendas la ŝtatajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn. Je preteksto de xinjiang-aj aferoj, Usono semas malamon inter diversaj etnoj en Ĉinio, malhelpas prosperon kaj stabilecon de Xinjiang kaj disvolvadon de Ĉinio. Sed ĝia komploto neniam sukcesos. Ĉinio konsilas al Usono korekti la erarojn, malebligi lanĉon de la leĝo kaj ĉesigi intervenon en internajn aferojn de Ĉinio per xinjiang-aj aferoj. Ĉinio plue reagos laŭ la evoluo de la situacio.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments