El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĵurnalistoj de Ĉina Internacia Eldona Grupo faris intervjuon pri “La Zono kaj Vojo” en Rusio

| 2019-11-29
Bookmark and Share

Inter la 23-a kaj la 28-a de novembro, Ĉina Internacia Eldona Grupo sendis siajn ĵurnalistojn el Ĉina Interreta Informa Centro, Beijing Review, China Pictorial kaj China Report al Moskvo kaj Sankt-Peterburgo de Rusio por fari intervjuon pri kunlaboroj kaj atingoj kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio. La ĵurnalistaro vizitis politikajn, komercajn kaj kulturajn organizojn kiel la Rus-ĉina Amikeca Asocio, la Popola Amikeca Universitato de Rusio, la Rusa Ŝtata Universitato pri Homaj Sciencoj, la Internacia Eldona Grupo "Shans", kaj la Komerca Centro Greenwood, kaj faris interŝanĝojn kun spertuloj kaj kleruloj pri kulturo, ekonomio kaj komerco. En Sankt-Peterburgo, la ĵurnalistoj faris intervjuojn pri kelkaj temoj kiel la Glacia kaj Neĝa Silka Vojo kaj la "Norda Ĉefurbo" de Rusio.


En la Moderna Muzeo pri Kaligrafio, ĝia estro Alexey Shaburov prezentas la originalan kaligrafaĵon Tridek Ses Strategioj.


En la Internacia Eldona Grupo "Shans" la ĵurnalistaro diskutas kun redaktoroj de la grupo.


Intervjuon ricevas Oleg Timofeev, ĉinologo kaj vic-profesoro de la Popola Amikeca Universitato de Rusio.


En Rusa Ŝtata Universitato pri Homaj Sciencoj, ĵurnalisto interparolas kun lokaj lernantoj de la Konfucea Instituto.


Intervjuata Galina Kulikova, la unua vicprezidanto de la Rus-Ĉina Amikeca Asocio kaj gajninto de la ĉina "Medalo de Amikeco"


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments