El Popola Ĉinio>头条新闻>

La monde unua surloke 3D-presita duetaĝa konstruaĵo en Ĉinio

| 2019-11-28
Bookmark and Share

Antaŭ kelkaj tagoj, la monde unua surloke 3D-presita duetaĝa ekzempl-konstruaĵo estis konstruita en Ĉinio. 


La duetaĝa konstruaĵo, alta je 7,2 metroj, estis surloke presita. Tio signifas, ke ĝia ĉefa parto estas rekte presita surloke, sen bezono de kunmetado. La presitaj muroj de la konstruaĵo estas kavaj por faciligi aldonadon de varmizolaĵoj. Estas la unua fojo, ke oni uzas 3D-presadon por duetaĝa konstruaĵo.


Ĉi tiu konstruaĵo estas ekzemplo de la projekto "Esplorado kaj Aplikado de 3D-Presado en Konstruado", kune iniciatita de la Ĉina Ŝtata Centro de Konstrua Tekniko kaj la Filio de la Dua Inĝenieria Buroo de Ĉina Konstruo en suda Ĉinio.



Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments