El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vendado de ĉinaj saĝtelefonoj multe kreskas en Eŭropo

| 2019-11-27
Bookmark and Share


La germana magazino WirtschaftsWoche raportis en la 25-a de novembro, ke laŭ la statistiko de merkatesplora kompanio Canalys, malgraŭ la influo de usonaj sankcioj, vendado de produktoj de la kompanio Huawei en eŭropa merkato multe kreskis en la tria trimestro de tiu ĉi jaro.


Laŭ la statistiko, la vendkvanto de saĝtelefonoj en Eŭropo en la tria trimestro kalkuliĝis al 52,5 milionoj, kun kresko de 8% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Tio igas Eŭropon la plej rapide kreskanta merkato de saĝtelefonoj en la mondo. En Eŭropo Huawei vendis 11,6 milionojn da saĝtelefonoj en la tria trimestro, okupante 22% de la saĝtelefona vendkvanto en la loka merkato, nur post Samsung (35,7%); kaj la alia ĉina kompanio Mi -- 5,5 milionojn, kun kresko de 73% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments