El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trajtoj de la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de KPĈ

| 2019-11-25
Bookmark and Share

de Xin Ming


Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, parolas en la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. (Foto de Ju Peng, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Inter la 28a kaj la 31a de oktobro en Pekino okazis la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).


La sesio estas politikaj manifesto kaj aranĝo de membroj de KPĈ al la ĉina socio kaj eĉ al la tuta mondo. La trajtoj de la sesio estas memkonscio, memfido kaj memfortigo.


Unue, memkonscio. Membroj de KPĈ bone scias, kiajn reĝimon kaj administran sistemon ili devas subteni, solidigi, plibonigi kaj disvolvi dum la procezo de revigligo de la ĉina socio. Ili scias kion ili devas sekvi kaj kion ili devas reformi kaj novigi en la procezo.


Due, memfido pri sistemo. La sesio difinis la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj kiel sciencan sistemon. Kiujn elstarajn avantaĝojn la scienca sistemo elmontras? De fondiĝo de la nova Ĉinio ĝis nun, en 70 jaroj, ĉinoj akiris miraklojn en socia kaj ekonomia disvolvado dank' al la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj. Oni estas memfidaj pri la sistemo.


Trie, memfortigo. La socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj postulas senĉesajn disvolvadon, plibonigon kaj plifortigon. Pro tio, la sesio elmetis postulojn en 13 aspektoj por plibonigo kaj disvolvado.


*Xin Ming -- profesoro de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments