El Popola Ĉinio>头条新闻>

Virinoj kaj orel-ornamaĵoj -- fotoekspozicio pri orelaj ornamaĵoj kaj virinaj pensoj

| 2019-11-20
Bookmark and Share


La 16-an de novembro en la Muzeo de Vida Arto de Pekino, Ĉinio, inaŭguriĝis fotoekspozicio pri orelaj ornamaĵoj kaj virinaj pensoj, la monde unua fotoekspozicio pri orel-ornamaĵoj kaj pensoj de virinoj. La ekspozicio temas pri kostumoj, metiarto, fotografio, mildigo de malriĉeco, publika bonfaro kaj heredado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Ĝi havas valoron ne nur artan, sed ankaŭ kulturan kaj socian. En la inaŭguro ĉeestis virinoj el rondoj pri fotografio, turismo, kolektado, artoj kaj aliaj.


Xian Dandan, projektanto de la ekspozicio


La projektanto de la ekspozicio Xian Dandan estas ŝatanto de orelaj ornamaĵoj. Ŝi diris, ke la historio de orelaj ornamaĵoj komenciĝis antaŭ 8 mil jaroj kaj spegulas disvolvadon kaj progreson de la homaro. Porti ornamaĵojn reflektas aspiron de la modernaj virinoj al la bela vivo. La ekspozicio celas, per fotoj, prezenti la belecon de orelaj ornamaĵoj, virinoj kaj kulturoj, memrespekton, memfidon, memstarecon kaj mempenadon de la modernaj virinoj kaj ilian sekvadon de perfekteco kaj sukceso. La ekspozicio kondukas virinojn krei spiritan civilizacion kaj la brilan vivon.



La eksponaĵoj konsistas el 70 fotoj kaj kelkaj objektoj. En la inaŭguro, en- kaj eksterlandaj modeloj, surportantaj kostumojn ceremoniajn, laŭmodajn kaj naciajn, montris la belecon de orelaj ornamaĵoj akordaj al la kostumoj, kaj estigis etoson kun nacieco, internacieco kaj epokeco.



La ekspozicio estas senpage malfermita al la publiko. Ĝi estas okazigita helpe de la Ĉina Fonduso pri Virina Disvolvo por disvastigi publik-profitajn projektojn pri mildigo de malriĉeco inter virinoj en nacimalplimultaj regionoj kaj pri heredado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj.



Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments