El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zhao Jianguo: Plifortigi kulturajn interŝanĝojn estas interkonsento de ŝtatestroj de BRICS-landoj

| 2019-11-19
Bookmark and Share


En la 13a de novembro en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, okazis Forumo pri Kultura Interŝanĝo  kadre de la 11a pintkunveno de gvidantoj de BRICS-landoj. 


La forumon ĉeestis ĉi-rilata estro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, prezidanto de Soci-demokratia Partio de Brazilo Bruno Araújo kaj aliaj pli ol 200 reprezentantoj de pensbankoj el BRICS-landoj. Ili profunde diskutis pri la temo "Streĉi la ligon de kulturaj interŝanĝoj kaj forĝi la trian kolonon de kunlaboro inter BRICS-landoj" kaj akiris anticipan rezulton.


Forĝi la trian kolonon de kunlaboro inter BRICS-landoj


Zhao Jianguo, burooestro pri internacia diskonigo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris, ke plifortigi kulturajn interŝanĝojn por forĝi la trian kolonon de kunlaboro inter BRICS-landoj estas interkonsento de la ŝtatestroj de BRICS-landoj. Dum renkontiĝoj kun aliaj ŝtatestroj de BRICS-landoj, ĉina prezidanto Xi Jinping plurfoje emfazis, ke kulturaj interŝanĝoj de BRICS-landoj estas promesplenaj, kaj ĝi estas afero longtempe farita por konservi viglecon de kunlaboro inter BRICS-landoj.


Zhao Jianguo, burooestro pri internacia diskonigo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio


Nun komenciĝis la dua "ora jardeko" de kunlaboro inter BRICS-landoj. Oni bezonas fortojn el politiko, ekonomio, scienco, kulturo kaj civilizacio por la bela estonteco de BRICS-landoj.


Malfermo de fenestro por kulturaj interŝanĝoj inter junuloj


Bruno Araújo, prezidanto de Soci-demokratia Partio de Brazilo, diris, ke pli kaj pli da brazilaj infanoj komencas prilerni kaj kontakti la orientan kulturon. Tio estas tre grava por edukado en Brazilo. La brazila registaro plenforte subtenas la kulturajn interŝanĝojn inter BRICS-landoj.


Bruno Araújo, prezidanto de Soci-demokratia Partio de Brazilo


Ĉinio kiel lando kun la plej potenca ekonomia forto kaj la plej bona perspektivo estas pioniro de BRICS-landoj en multaj kampoj, inkluzive de kulturaj interŝanĝoj.


La forumo malfermas fenestron por kulturaj interŝanĝoj inter junuloj.


La unua afrika lando, kiu disvolvas kulturajn interŝanĝojn kun Ĉinio


Thandeka Dabata, esploristo de sud-afrika Konsilio de Esploro pri Homaj Sciencoj, diris, ke li esploris en Ĉinio. La agrikultura kooperativo en Ĉinio estas tre sukcesa kaj ĉiuj profitas de tio. Kooperativo ludas gravan rolon en malriĉec-reduktado de Ĉinio.


Sud-Afriko estas la unua afrika lando, kiu disvolvas kulturajn interŝanĝojn kun Ĉinio, kaj ĝi la unua alprenis ĉinlingvan instruadon en sia nacia sistemo.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments