El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Fruktodonaj forumoj de la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto

| 2019-11-18
Bookmark and Share

Inter la 8-a kaj la 10-a de novembro la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kun la kongresa temo "Origina Aspiro kaj Misio de Ĉinaj Esperantistoj", okazis en Shangyu-distrikto de Shaoxing-urbo, Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio. La 9-an de novembro solene inaŭguriĝis la kongreso, post la inaŭguro okazis du forumoj: Origina Aspiro kaj Misio de Ĉinaj Esperantistoj kaj Esperanta Disvastigo en Epoko de Mediataj Integriĝoj.

 

Sinjorino Hu Menggu


En la forumo Origina Aspiro kaj Misio de Ĉinaj Esperantistoj, sinjorino Hu Menggu, nepino de Hujucz, kun emocio rememoris dirojn de Hujucz pri Esperanto kaj liajn kontribuojn al E-movado. Lia origina aspiro pri ĉina E-movado ĝuste estas antaŭenpuŝi kaj popularigi la internacian lingvon en Ĉinio kaj per la lingvo liberigi, diskonigi kaj konstrui la landon, tiu ĉi misio estas daŭre plenumita de nunaj ĉinaj esperantistoj. Sinjoro Zhu Mingyi, veterana esperantisto, rakontis pri sia esperantistiĝo antaŭ dekoj da jaroj kaj sia renkontiĝo kun Hujucz, kio multe helpis lin paŝi al esperantujo. Sekve, la prelegoj de Yuan Ailin, prezidanto de Chongqing-a Esperanto-Asocio, kaj Yu Tao, Cao Shengqiang, Huang Yinbao... same kuraĝigis ĉeestantojn plie sindediĉi al la E-movado. 

 

La forumo Esperanta Disvastigo en Epoko de Mediata Integriĝo


La forumo Esperanta Disvastigo en Epoko de Mediata Integriĝo altiris centon da aŭskultantoj kiuj interesiĝas pri tiu ĉi temo. La prelego Reformo pri Proviz-flanka Strukturo por Efektigo de Disvastigo fare de Xiao Henggang el Ĉina Radio Internacia (ĈRI) prezentis rilatajn informojn pri E-disvastigo en komunikilaj retejoj de ĈRI. En sia prelego Ĉu Alta Klakado Estas Nur Revo por Esperantaj Mediatoj? Zhao Wenqi diskonigis per datumoj pri vizitoj, legoj, klakoj, ŝatoj kaj aliaj en la platformoj WeChat, Fejsbuko kaj aliaj. 

 

Disdono de premioj


Okazis ankaŭ disdonado de premio por deklama konkurso organizita de EPĈ en la Esperanta Tago. En julio EPĈ organizis la konkurson kaj faris diskonigon per diversaj kanaloj, la kandidatoj mem registris siajn voĉojn, sendis ĝin al la redaktejo por voĉdoni kaj juĝi inter legantoj. Premiitoj ricevis E-librojn kaj video-diskojn. 13-jara knabo Han Yang fariĝis la plej juna premiito.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments