El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Gravaj informoj en la solena fermo de la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto

| 2019-11-18
Bookmark and Share


Antaŭtagmeze de la 10-a de novembro okazis ferma ceremonio de la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Ĝin prezidis Chen Ji, direktoro de E-sekcio de El Popola Ĉinio.

 

Chen Ji prezidas la ferman ceremonion.

  

Estroj de la fakaj sekcioj de ĈEL faras raporton.


Wang Disheng, estro de la medicina sekcio de ĈEL, resumis kaj raportis pri la diskutoj de la membroj de la sekcio, kaj pri ĝiaj laboroj en la venontaj 2 jaroj, kiuj temas pri praktiko de Esperanto en medicina kampo kaj, per Esperanto, diskonigo de la tradicia ĉina medicino en la mondo.


Raportis ankaŭ Wei Yubin, direktoro de la elementa lernejo Baiyangshujie en Taiyuan-urbo de Shanxi-provinco. Li resumis diskutadon de la instruista sekcio kaj ĝiajn atingojn en la pasintaj du jaroj. Li alte taksis la E-instruistojn en elementaj, mezaj kaj superaj lernejoj, kiuj diligente laboras por antaŭenpuŝi kaj daŭrigi E-movadon en Ĉinio. Li diris, ke E-instruado rekte rilatas al la estonteco de nia afero, ĉi-jare la grava laboro por E-instruistoj restas "Esperanto en lernejo", ili devas pliigi diskonigon de Esperanto inter lernejanoj, kaj la finfina celo estas enlistigi E-instruadon en la edukan sistemon de la lando por lernado de pli da lernantoj. Krome, estas urĝe bezonate kompili kaj verki lernolibrojn taŭgajn por ĉinaj infanoj, kaj la sekcio celas plenumi la taskon en la venontaj du jaroj.


Sekve Zhang Changsheng parolis pri la laboroj de la komerca sekcio. Li emfazis, ke nun inter la sep estraranoj de Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF), estas tri ĉinoj, kaj ĝia prezidanto estas ĉina esperantisto Wang Tianyi. Tio montras la kreskon kaj gravecon de ĉina ekonomio. La plej menciinda laboro de la sekcio estas helpi preskaŭ 30 esperantistajn komercistojn partopreni en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Kaj tiel, pola esperantisto fariĝis la unua E-komercisto en ĈIIE, kaj liaj varoj estis elektitaj kiel eksponaĵoj de la ekspozicio. Zhang esperas, ke ĉinaj E-komercistoj plue klopodos por ke Esperanto pli bone servu por la interŝanĝoj inter ĉinaj kaj fremdlandaj komercistoj.


Sinjoro Xiao Ke raportis nome de la fervojista sekcio. Li alte taksis la kontribuojn de ĉinaj fervojistoj en konstruado de fervojoj por altrapidaj trajnoj. Li proponis fari aŭ traduki albumon pri la historio de ĉina fervojo, pri kio certe interesiĝos esperantistoj de diversaj landoj.


La lasta parolanto estis Zhang Yue, studento de Esperanto-fako en Zaozhuang-a Universitato, reprezentante la ĉinan E-junularon. Ŝi respondis tri demandojn zorgatajn de gejunuloj: kulturo de Esperanto, kiel prezenti la esencon de la nacia lingvo dum Esperantigo, kaj bezono de E-lernado. Ŝi diris, ke oni unue devas trakti la lingvon nature; due, la manko de Esperantigo egalas al la manko de ajna traduko; trie, la lernado ne devas esti profitcela. Estas proponinde, ke la junaj esperantistoj pozitive traktu la aferojn de la internacia lingvo kaj praktiku Esperanton. En la fino de la prelego ŝi klarigis, ke E-movado estas neforĵetebla misio por la E-junularo.


Post la paroloj de la reprezentantoj de loka registaro kaj E-asocio Zhu Chunlan kaj Qiu Xirong, sinjorino Chen Shi faris finan resumon kaj diskonigis gravajn informojn pri la laboroj de ĈEL en la estonteco:


Fondi la federacion de E-asocioj en la landoj laŭlonge de  "La Zono kaj Vojo";


Pozitive partopreni en translokiĝo de la biblioteko de UEA;


Kandidatiĝi por gastigi la Universalan Kongreson en 2022.


Krome, EPĈ jam ricevis la oficialan mesaĝon de UNESKO pri traduko kaj eldono de la gazeto Kuriero en Esperanta versio. 


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments