El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio provis surmarsigilon por sia unua marsa sondado

| 2019-11-15
Bookmark and Share


La 14-an de novembro, en Hebei-provinco, norda Ĉinio, okazis eksperimento de surmarsigilo por la unua sondado de Ĉinio sur la Marso. La eksperimento temas pri ŝvebado, obstakla evitado kaj malrapida malleviĝo de la surmarsigilo en medio simila al la marsa.  






Laŭ plano, la marsa sondado de Ĉinio okazos en 2020, kun la celoj, per unufoja lanĉo, realigi flugon ĉirkaŭ la Marso kaj surmarsiĝon. La eksperimenton spektis ambasadoroj de 19 landoj kiel Francio, Italio kaj Brazilo, kaj reprezentantoj de organizoj kiel Eŭropa Unio, Afrika Unio kaj Azi-Pacifika Spaca Kunlabora Organizo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments