El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto ĉeestis ferman ceremonion de Komerca Forumo de BRICS-landoj

| 2019-11-15
Bookmark and Share


La 13an de novembro laŭ la loka tempo, en la brazila ĉefurbo Braziljo, okazis la ferma ceremonio de Komerca Forumo de BRICS-landoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping, brazila prezidento Jair Bolsonaro, rusa prezidento Vladimir Putin, hinda ĉefministro Narendra Modi kaj sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa ĉeestis la ceremonion. 


En sia parolado, ĉina prezidanto Xi esprimis la esperon, ke amikoj de komercaj rondoj kaptos okazon, traktos defiojn, plu disvolvos siajn proprajn avantaĝojn, aktive aliĝos al klopodoj por akcelo de la ekonomia kunlaboro inter BRICS-landoj, investos kapitalon kaj starigos negocojn en BRICS-landoj, kontribuante al kreskigo de ekonomio kaj kreado de laborpostenoj. 

 


Li diris, ke partnereco de la nova industria revolucio inter BRICS-landoj estos grava punkto en la venonta ekonomia kunlaboro inter tiuj landoj. 


Li rimarkigis, ke ekonomia tutmondiĝo renkontas kontraŭventon, kaj ke komercistoj devas eltrovi malfacilaĵojn kaj mankojn, kiuj malhelpas komercajn kaj investajn interŝanĝojn kaj faris praktikajn proponojn por solvi la demandojn kaj helpi al registaroj pli bone kompreni diversajn sektorojn kaj merkatajn postulojn kaj altigi la nivelon de decidfaraj procezoj. 


Li substrekis, ke disvolvado de Ĉinio estas oportuno por la mondo, kaj ke ne ŝanĝiĝis la decido de Ĉinio plilarĝigi la malfermon nek ŝanĝiĝis la longperioda bona tendenco de la ĉina ekonomio.


Redaktoro: Liu Zijia

(el ĈRI)


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments