Intervjuo kun majstro Antonio Mercurio estro de la historia laborejo pri luksaj metiistaj ŝuoj Mercurio 1932

| 2019-11-14
Bookmark and Share

“Estus dezirinde krei la kondiĉojn por iniciati laborgrupojn en la Ĉina Popola Respubliko de junaj italaj kaj ĉinaj metiistoj por kreado, disvolvo kaj komercigo en la mondo de alta metiista lukso”


Antonio Mercuruio estas metiista majstro, kiu mane kreas ŝuojn kaj botojn unikajn. Li realigas laŭmezurajn ekzemplerojn por siaj klientoj. Antonio Mercurio ellernis la arton de sia patro, la majstro Martino Mercurio, kiu komencis ripari ŝuojn ekde sia knabeco, veturante per biciklo de vilaĝo al vilaĝo en sia Kalabrio, tiu belega suda regiono de Italio.  


La majstro Martino Mercurio fondis la metiejon Stivaleria Mercurio en 1932 kaj iom post iom dank’al sia elstara profesieco li gajnis la funkcion de oficiala provizanto de la italaj elitaj Gvardioj de la Prezidanto kaj de la Regimento Ĉeval-rajdaj Militpolicanoj. Ĉi tiun saman funkcion tenas hodiaŭ sia plej aĝa filo Antonio.

Italaj famuloj kaj homoj el malsamaj okcidentaj kaj aziaj landoj vizitas ofte la metiejon Mercurio por peti la majstron laŭmezurajn ŝuojn aŭ botojn. Antonio Mercurio kutimas drinki kafon aŭ teon kun ĉiuj siaj klientoj, afable kaj atente li kunsidas kun ili por kompreni ekzakte pri kio ili bezonas, ĉar bone manfaritaj ŝuoj aŭ botoj ne estas nur afero de estetiko, sed ankaŭ de bonfarto. 


Lastatempe ĉinaj entreprenistoj el Pekino interesiĝis al la kreaĵoj de Antonio Mercurio, vizitis la metiejon en Romo, pruvis liajn ŝuojn kaj longe interparolis kun la majstro. 


Antonio Mercurio unuafoje vizitos Pekinon venontan printempon, invitita de grava ĉina entrepreno por komenci kunlaboron. 


Unu el la pli kaj pli raraj kaj famaj en Eŭropo metiistaj majstroj baldaŭ konatiĝos kun Ĉinio kaj ĝia popolo. Li estas profunde scivolema pri tiu ĉi venonta sperto kaj ni kaptis ŝancon sondi antaŭsentojn kaj opiniojn de tiu ĉi elstara manlaboristo.


En la metiejo Mercurio: la unua de dekstre estas la majstro Martino Mercurio, iniciatinto de la fama itala metiejo Mercurio. Starantaj estas la fratoj Antonio kaj Giuseppe Mercurio kaj sidantaj etas du kunlaborantoj de la familio. © Mercurio 1932


La 2-a  Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, okazinta en Ŝanhajo de la 5a ĝis la 10a de novembro: kia estas ĝia graveco por italaj luksaj manfaritaĵoj?


Verŝajne ĝi estas bonega okazo por prezenti al ĉi tiu nova potenco kaj al siaj homoj, la itala luksa metieco, precipe la laŭmezuraj manlaboraĵoj. La ĉina popolo taŭgas estimi belajn kaj bonkvalitajn aferojn. Ĝi havas tiun kapablon en sia sango. Plie, kie estas gravaj monaj fluoj, oni povas aĉeti kreaĵojn de la plej alta nivelo, kiel tiuj, kiujn mi kreas kaj tiuj, kiujn realigas la plejmulto de la italaj metiistoj.

Partopreni en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas mia revo, ĝi estus ideala ŝanco por mi alproksimiĝi al ĉi tiu unika oportuneco, kia estas Ĉinio.


Laŭ vi, ĉu Ĉinio povas fariĝi tutmonda centro (por trejnado, disvolviĝo, kreado kaj komercigo) de la luksa metieco?


Ĉinio kaj ĝiaj homoj, konsiderante sian longan historion kaj sian profundan kaj rafinitan kulturon, havas ĉiujn eblecojn alproksimiĝi kaj apreci la grandan italan lukson kaj pli.


Estus dezirinde krei la kondiĉojn por iniciati laborgrupojn en la Ĉina Popola Respubliko de junaj italaj kaj ĉinaj metiistoj por kreado, disvolvo kaj komercigo en la mondo de alta metiista lukso. La ĉinoj siaflanke jam pruvis, ankaŭ inter tiuj, kiuj faris artan kaj metiistan trejnadojn en Italio, ke ili havas la kapablon ellerni kaj elstari, eĉ povas superi la jam altegan italan nivelon. 


Ni devus decidi pri efika organiza strategio kaj detrui la muron de la malfidemo, kiu, foje, malhelpas la bonegajn perspektivojn de komuna laboro. Mi pretas veti pri tio kaj partopreni por esti unu el la iniciatintoj de iu projekto por disvolvi la altkvalitan italan-ĉinan metiecon, centritan en Ĉinio.


La majstro Antonio Mercurio en sia laborejo en Romo © Mercurio 1932


Vi, kiel konata kaj estimata majstro, estis invitita al Ĉinio. Kiajn atendojn personajn kaj profesiajn vi havas pri via vojaĝo al Ĉinio?


Grava ĉina kompanio proponis al mi krei kelkajn pecojn de la plej alta kvalito kaj mi estis invitita al Ĉinio por la komenco de venonta printempo. Mi esperas esti adekvata al la tasko, fari bone kaj kontentigi tiujn en Ĉinio, kiuj jam donis al mi plenan fidon.


De persona vidpunkto, mi antaŭĝojas fari ĉi tiun vojaĝon al Ĉinio por vidi kiel en kelkaj jaroj la lando faris tiom grandan salton antaŭen, por kompreni la spiriton de ĉi tiu popolo. Mi ŝatus laŭ mia malgranda ebleco kontribui kaj esti parto de ĉi tiu tute pozitiva procezo de transformiĝo.  


Lastatempe oni festis la 70an datrevenon de la Ĉina Popola Respubliko. Kion Ĉinio reprezentas por vi hodiaŭ kaj kiel vi imagas ĝian estontecon?


Mi ŝatus fari komparon kun mia familia deveno: mia patro estis tre tradicia homo, kiu devigis nin respekti tre severajn regulojn, mia patrino estis virino afabla, ĉiam preta prizorgi kaj protekti nin.


Mi imagas Ĉinion kiel granda familio. Mi vidas en mia familia sperto, tion, kion mi kredas, estis kaj hodiaŭ estas la Ĉina Popola Respubliko. Mia patro kun siaj reguloj donis al mi memkonfidon pri mia estonteco, li instruis al mi metion, kiu hodiaŭ permesas al mi vivi trankvile. La samon faris la ĉina ŝtato kun sia popolo, prenante ĝin per la mano, kun certaj kaj justaj reguloj, kiuj tra la tempo montriĝis sukcesaj por atingi tiun nivelon, kie hodiaŭ troviĝas Ĉinio.


Rilate al la estonteco, mi ŝatus, ke Italio revenu al familioj kiel la mia kaj ke Ĉinio daŭrigu sian vojon.


*Fotoj ĝentile donitaj de la majstro Antonio Mercurio


(Intervjuita de Pietro Fiocchi)


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments