El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis kunveno pri publikigo de rezultoj de la forumo "70-jara disvolvado de Ĉinio kaj homara komunumo de komuna estonteco"

| 2019-11-08
Bookmark and Share


La 6an de novembro en Ŝanhajo okazis kunveno pri publikigo de la rezultoj de la forumo "70-jara disvolvado de Ĉinio kaj homara komunumo de komuna estonteco" en la kadro de la dua Hongqiao-a Internacia Ekonomia Forumo.


La forumo publikigis la komunan konon de Ŝanhajo, kiu alvokas ke diverslandaj pensbankoj kaj amaskomunikiloj prenu la forumon kiel ŝancon, plivastigu interŝanĝajn platformojn, starigu kunlaboran mekanismon kaj faru pli vastajn kaj profundajn dialogojn kaj diskutojn pri disvolvado kaj administrado de la homara estonteco por antaŭenpuŝi konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco.


En la kunveno okazis ankaŭ ceremonio pri subskribo de la interkonsento "Reto por interŝanĝo kaj kunlaboro inter aziaj pensbankoj" kaj lanĉo de du novaj libroj Vojo por Konstruado de Homara Komunumo de Komuna Estonteco kaj Internacia Malriĉec-Reduktado kaj Homara Komunumo de Komuna Estonteco.


La forumo estis iniciatita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, okazigita de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj kunasistita de la Instituto de la Novaĵ-Agentejo Xinhua, Nacia Instituto por Monda Strategio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj la Informa Oficejo de Ŝanhaja Registaro, celante starigi platformon de interŝanĝo kaj kunlaboro inter diverslandaj pensbankoj kaj amaskomunikiloj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments