Ettore Minore : La Ekspozicioj en Ĉinio ĉiam estis lanĉilo al nova merkato

| 2019-11-07
Bookmark and Share

“Ĉi tiu ekonomia, kultura kaj eduka kresko rajtigos Ĉinion ludi ĉefan rolon en la tutmonda scenejo dum la venontaj jardekoj”


Ettore Minore jam de dudek jaroj vivas inter Italio kaj Ĉinio. Dum ĉi tiu tempo li povis multe konatiĝi kun la lando kaj ĝia popolo, kaj profunde amligiĝis al ili.


Li estas ĝenerala direktoro de entreprenoj pri internaciaj negocoj kaj konsultado, kaj ankaŭ diskoniganto de siaj propraj personaj kaj profesiaj spertoj: li estas aŭtoro de kvin libroj pri financaj kaj komercaj temoj rilate al Ĉinio. Li organizis kaj raportis en konferencoj kaj seminarioj, en kiuj li disvastigis sciojn pri la aktuala Ĉinio.


Li multe aktivadis por realigi projektojn kun la celo faciligi la interŝanĝon kulturan kaj komercan inter Italio kaj Ĉinio.


Jam intervjuita de El Popola Ĉinio pri iu pasinta grava evento, li nun diskonigas al ni siajn pensojn okaze de tiu ĉi plej grava datreveno.


S-ro Ettore Minore en sia oficejo de Romo


La 2-a Ĉina Internacia Import-Ekspozicio okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo. Kia estas la komerca graveco de ĉi tiu internacia evento kaj kio, ĝenerale, ĝi reprezentas?


La Ekspozicioj en Ĉinio ĉiam estis lanĉilo al nova merkato, kiu ne nur koncernas Ĉinion, sed la tutan azian kontinenton. Ĉi tiu rendevuo havas ne nur valoron komercan, ĝi ankaŭ havas tre gravan politikan valoron, ĉar ĝi komunikas al la mondo, kion hodiaŭ estas Ĉinio, kion ĝi volas reprezenti kaj la ambicion fariĝi la ĉefa lando pri komerco, industriiĝo kaj konsumado, post jardekoj de usona regado.


Por Eŭropo havi pli da tutmondaj konkurantoj signifas havi eĉ pli da elektoj kadre de ekonomiaj kaj komercaj aferoj. Krome, konsiderante la nunajn malfacilaĵojn, implementante la ĝustan regularon, tio povus esti bonega oportuno.


Laŭ vi, ĉu la ĉina urbo de Ŝanhajo povas fariĝi tiu centro, kie pli kaj pli decidiĝos tutmondaj ekonomiaj kaj financaj dinamikoj?


Ekde la 1930-aj jaroj Ŝanhajo estis la enirejo de okcidentanoj en Ĉinio, ĝi estis kaj estas la ekonomia kaj industria ĉefurbo de Ĉinio, kaj ĝi certe ludos gravan rolon en ekonomiaj kaj financaj dinamikoj en la estonteco, sed ni ankaŭ devas diri, ke ĉi tiu rolo nuntempe estas ludata de Hongkongo.


La politiko "Unu Lando Du Sistemoj", kreita de la Ĉina Popola Respubliko por integri la iamajn koloniojn de Hongkongo kaj Makao dum 50 jaroj, permesas al Hongkong havi pli facilan leĝaron por starigi kompanion, por la importado kaj eksportado, por la cirkulado de mono kaj internaciaj transakcioj.


Trovi la plej ĝustan kaj taŭgan sinergion inter ĉi-tiuj du tre gravaj realoj, Ŝanhajo kaj Hongkongo, donante al ĉiu el ili malsamajn kaj integreblajn rolojn, estos plua sukceso de la hodiaŭa Ĉinio.


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments