Xi Jinping faris ĉefteman parolon en la inaŭguro de la dua ĈIIE
La dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) inaŭguriĝis la 5-an de novembro en Ŝanhajo. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis en la inaŭguro kaj faris ĉefteman parolon.
Ĉi-foja ĈIIE, kun la ĉeftemo "kundividi estontecon en nova epoko", altiris pli ol 3 000 entreprenojn el 150 landoj kaj regionoj, inter kiuj novuloj superis trionon, kaj la partoprenantoj venis el 5 kontinentoj.
En la inaŭguro ĉeestis franca prezidento Emmanuel Macron, ŝtatgvidantoj el diversaj landoj kaj ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Niu Xueqin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments