Esperanto estas ponto por mi vojaĝi en Ĉinio

| 2019-11-05
Bookmark and Share

Patricia Gobert


Dank'al mia amiko Jean-Pol Sparenberg, mi ekinteresiĝis pri Esperanto antaŭ du jaroj (2017). Mia celo estis ĝin uzi por vojaĝi. Jean-Pol gvidis por mi dekon da kursoj kaj poste, mi memstare sekvis la interretan kurson. Samtempe, mi partoprenis en la konversacia rondo en la apuda urbo, Karloreĝo (Charleroi), de mia lando Belgio.


Floraranĝo en ĉina parko


En junio 2018, dum 13 tagoj, mi vojaĝis tra Ĉinio kun mia filo. Tiun vojaĝon mi sole organizis hejme, sen problemo. Dank' al interetaj servoj, mi sukcese trovis bonegajn hotelojn por ĉiuj etapoj, en tre taŭga buĝeto. Mi do foriris el Belgio kun ĉio antaŭrezervita: hoteloj kaj interurbaj veturadoj per trajno. Antaŭ ol mia foriro, mi kontaktis diversajn esperantistojn en Ĉinio, kies retadresojn mi trovis en Pasporta Servo. Miaj nuraj celoj estis pasigi amikan tempon kun ili, donaci kelkajn belgajn ĉokoladaĵojn kaj havi privilegiajn kontaktojn kun la loka loĝantaro.


Tiel, mi pasigis eksterordinarajn momentojn de interhoma interŝanĝo, kiuj simple ne eblus sen la intermiksiĝo de Esperanto, ĉar la lingvaj kaj kulturaj baroj ŝajnis al mi maltransirebla malhelpo.


En ĉiu vizitita urbo (Pekino, Xi'an kaj Ŝanĥajo) mi tiamaniere renkontis esperantistojn, ĉie kaj ĉiam, ili estas interesaj kaj malavaraj homoj. 


Pordego de la Somera Palaco de Pekino


Ĉinoj sinekzercas.


En Pekino, mi korespondis kun la redaktoro de la reta Esperanta revuo El Popola Ĉinio, kiu invitis min viziti la oficejon. Estis momento de granda intereso, ĉar mi estis enkondukita en grandan konstruaĵon kaj prezentita al la tuta teamo kaj al la estraro de la Ĉina Esperanto-Ligo. Mi ne atendis tiom da konsidero pri mi.


Mi kaj sinjoro Wang Ruixiang, kiu pretigis por mi la teon. 



Post partoprenado en teo servita en mia honoro, mi estis invitita partopreni en ilia manĝo ĉe la oficejo. Vere bongusta manĝo kaj kia emocio en tiu tago! Vojaĝinte multe en la pasinteco, mi tamen estis tuŝita de vera kultura ŝoko dum ĉi tiu renkontiĝo. Pekinanoj donis al mi la impreson esti tiel, kiel la bildo de ilia urbo: rigardante la estontecon kaj la aliajn partojn de la mondo sed enradikiĝintaj en iliaj radikoj kaj tradicioj.


Ĉu mi aŭdacus diri, ke en la unua fojo, kiam mi aŭdis la ĉinan akĉenton, mi estis ege malfeliĉa pro miskompreno? Feliĉe, Rafaelo Zerbetto, brazilano kaj redaktoro de El Popola Ĉinio, multfoje helpis kaj korektis min. Fakte, lia akĉento estis pli proksima al mia kutima okcidenta parolmaniero, des pli ke li afable adaptiĝis al mia malalta nivelo!


Mi kaj Rafael


En Xi'an, mi renkontis s-ron Wang Tianyi (Ĉielismo), sesdek-jara komercisto, kiu amas historion kaj estas vere klera. Lia Esperanto estas perfekte komprenebla por mi, kaj dum la vespero, kiun ni pasigis kune, mi lernis multe de li: pri lia vivo, lia infanaĝo kaj hieraŭa kaj hodiaŭa Ĉinio, kaj ankaŭ pri la kutimoj kaj moroj de la lando.


La konataj argilaj soldatoj kaj ĉevaloj 


Antikvaĵo fotita en Xi'an


En Ŝanĥajo, Saed, irana esperantisto, ĉiĉeronis min vespere tra la islama kvartalo de la urbo. Li estas parto de la teamo, kiu tradukas la kvaronjaran gazeton Unesko-kuriero en Esperanton. Denove nekredebla sindonemulo! Ŝanĥajo, kia agrabla urbo de moderneco kaj novigado!


Pejzaĝo en ĉina parko

 

Ĉinio estas moderna kaj tradicia.


Mi revenis al Belgio kun la kapo plena je mirindaj memoraĵoj kaj certe kun la volo plibonigi mian nivelon de Esperanto por ĝin efike uzi dum venontaj vojaĝoj. Elkoran dankon al ĉiuj, kiuj ebligis la sukceson de mia unua kontakto kun la mirinda lando Ĉinio!


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments