Ekfunkciis internacia aerlinio inter ĉefurboj de Ĉinio kaj Nepalo
La 27-an de oktobro en Katmanduo, laboranto transportis pakaĵon de pasaĝero al Pekino.
La 27-an de oktobro, ekfunkciis la internacia aerlinio inter la ĉefurboj de Ĉinio kaj Nepalo, respektive Pekino kaj Katmanduo. La aerlinio estas lanĉita de la kompanio Himalaja Aerlinio, kunfinancita de la du landoj. Nun oni povas rekte iri kaj reiri inter la du urboj.
La 27-an de oktobro en Katmanduo, pasaĝero plenumis procedurojn por flugi al Pekino.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments