El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xiangshan-forumo proponis "ĉinan projekton" por konservi la mondan pacon

| 2019-10-29
Bookmark and Share


La 22an de oktobro en Pekino fermiĝis la naŭa Xiangshan-forumo. En du tagoj, politikistoj kaj fakuloj el pluraj landoj diskutis pri grandlandaj rilatoj, internacia ordo, sekureco en la azi-pacifika regiono kaj aliaj temoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulleteron al la forumo.


La nuna mondo alfrontas grandajn ŝanĝojn, kiuj estis malofte viditaj en cent jaroj. Unuflankismo kaj protektismo evidente leviĝas, la internacia regularo estas severe atakita kaj la homaro vizaĝas al multaj defioj: reg-deficito, fid-deficito, pac-deficito kaj disvolv-deficito. Kiel respondeca granda lando, Ĉinio estas firma konservanto de la mondaj paco kaj stabileco. En la gratulletero, prezidanto Xi emfazis, ke Ĉinio persistas en dialogo por antaŭenigi kunlaboron, kunlaboro por akceli pacon, kaj paco por certigi disvolvadon, kaj donis proponojn vizaĝe al la kompleksa sekureca minaco kaj "ĉinan projekton" por konservado de la paco kaj stabileco de la azi-pacifika regiono kaj mondo. 


En la nuna mondo, dialogo kaj kunlaboro estas la ĉefaj tendencoj de la internaciaj rilatoj. Pri la rilatoj inter landoj, oni ne plu estigu ekskluzivajn blokojn kaj rondojn, nek "korpe eniru en la 21an jarcenton kaj kape restu en la pasinteco, nek lasu sin en la malnova epoko de koloniismo kaj ekspansiismo aŭ en la malnova kadro de malvarm-milita pensmaniero kaj nul-suma ludo. Male, oni devas persisti en egaleco kaj reciproka fido, kunlaboro kaj kungajno, kaj malfermi la novan vojon de "dialogo anstataŭ kontraŭstaro kaj kunlaboro anstataŭ alianco".


Estas rimarkinde, ke usonaj oficialuloj al la forumo diris, ke Usono ne deziras rompi rilatojn kun Ĉinio, male ĝi volas profundigi rilatojn en iuj flankoj kun Ĉinio. Tiu sinteno estas laŭdinda. Kunlaboro inter grandaj landoj helpas al la monda paco.


La forumo, fondita en 2006, estas altnivela dialoga platformo pri sekureco kaj nacia defendo en la azi-pacifika regiono.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments