El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bildoj venigas la rememorojn de ĉinoj pri la pasintaj 70 jaroj

| 2019-10-28
Bookmark and Share

Daŭras en Pekino la ekspozicio pri la atingoj de Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj. La ekspozicio ne nur estas oficiala programero por festi la 70-jariĝon de nia nova Ĉinio, sed ankaŭ venigis al multaj homoj rememorojn pri la pasinteco.



Jen specimeno de la unua televidilo en Ĉinio. Ne necesas diri pliajn vortojn: la maldika televidilo aranĝita supre ja estas evidenta komparo. Ambaŭ elektronikaj iloj prezentas interesan kontraston en sama bildo.



En 1959, finkonstruiĝis la tiamaj tiel-nomitaj "dek grandaj konstruaĵoj de Pekino". Nun staras en la ĉefurbo pli multaj kaj pli altaj domegoj, sed oni ne devas forgesi la pasintecon. 



Ĉemizoj faritaj el dakrono. Tiam, tiu ne-tre-komforta materialo estis uzata por diversaj vestoj. Sed nun oni preferas la vestojn faritajn el "naturaj" materialoj, kiel kotono kaj silko. 



Jen klarigo kaj filmeto pri la 3-a plena sesio de la 11-a Centra Komitato de KPĈ -- oni povas diri, ke tiu kongreso ŝanĝis la vivon de la ĉinaj homoj, kaj ĝia efiko daŭras nun. Preskaŭ ĉiu politiko farita de la ĉina registaro post tiu momento entenas ĝian influon. La kongreso estas la ŝlosilo por malfermi la pordon de tiama Ĉinio kaj prosperigi la landon. Fakte, mi ne havas profundan impreson pri la kongreso, ĉar mi naskiĝis ĝuste en la kongresa periodo.



Televidiloj silente restas en la vitrino: ili ne plu havas bruon atent-allogan kaj ĝenan. Nun estas pli atent-allogaj kaj ĝenaj saĝtelefonoj, kiuj estas vere atentokaptaj, temporabaj kaj monprenaj -- tio estas mia propra sperto.



La bildo prezentas foton de elementa lernejo antaŭ 60 jaroj, kaj vizitantoj povas "sperti" tiaman klasĉambron per la ekrano. La interaga tekniko povas faciligi al vizitantoj kompreni la malfacilojn de la pliaĝa generacio en la lernado. Tio ankaŭ estas tre interesa ludo.



Multaj homoj fotas la objektojn el la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento pro scivolo. Dume, ĉe la alia flanko, la objektoj el la 90-aj jaroj ne allogas multajn fotantojn. Eble pro manko de 20-jara historio, ke oni ne tre zorgas pri ili?



Komparo de urbanaj hejmoj, la supra estas tiu de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kaj tiu sub ĝi estas de la nuna jarcento. 



La klarigoj temas pri la konstruado de ĉina mediprotekta sistemo en 2001. La ekrano funkcias ankaŭ kiel interagilo: vizitantoj, kaptite de la fotilo, aperas sur la ekrano. Se ili skanos la dudimensian kodon, ili povos mane "tuŝi" la pandojn en la ekrano aŭ ludi kun ili. Miaopinie, tio estas bona rimedo por ke la vizitantoj memoru la gravecon de mediprotekto.



Jen la afiŝo kaj memoraĵoj de la Someraj Olimpikoj, okazintaj en Pekino, 2008. Dank' al la grava evento, la konstruado de la urbego pli rapidiĝis kaj la urbanoj, inkluzive de mi, profitis de tio.



Unu el la plej memorindaj aferoj estas la "Dudek Kvar Sunperiodoj", aldonitaj al heredaĵa listo de Unesko. "Dudek Kvar Sunperiodoj" estas sci-sistemo kaj socia praktiko formitaj per observado de la jara movado de la suno kaj ilia kunligo al jaraj ŝanĝiĝoj de sezono kaj klimato. Por antikvaj ĉinoj "Dudek Kvar Sunperiodoj" estas grava parto de la kalendaro, ĉar ĝi helpis ilin en la agrikultura produktado kaj ĉiutaga vivo. Nuntempe tiu ĉi sistemo ankoraŭ havas kulturan signifon kaj socian rolon. 



Eble la plej interesa parto de la ekspozicio estas ĉi tiu: perspektivo pri estonta vivo. Ĝi temas ne nur pri robotoj, sed ankaŭ pri la ordinara vivo en venontaj dekkelkaj aŭ kelkdekaj jaroj.



Jen la senŝofora, aŭ, kiel dirite, aŭtomata buso. Nun la vizitantoj eniĝis en ĝin nur por ripozi, sed espereble ĝi veturados sur realaj stratoj.



Jen la manĉur-stilaj roboj, kiuj entenas altan teknikon por lumi aŭ kontroli la sanon de la surportanto. De dakrono al kotono, de kotono al tiaj pintteknikaj materialoj, la vesta progreso brile spegulas la evoluadon de mia patrolando: bunta kaj fascina.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments