El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mon-rekompenco por deĉifri enskribojn sur testudkarapacoj kaj bestostoj

| 2019-10-24
Bookmark and Share


Ĉ-jare estas la 120a datreveno de eltrovo de enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj. Nun la vortaro pri la enskriboj enhavas 4 300 tiajn enskribojn, inter kiuj pli ol 2 000 estis esploritaj kaj pli ol 1 300 estis deĉifritaj, kun pli ol duono nerekonata. Pro tio, oni aldonis la nerekonatajn enskribojn en la vortaran apendicon por plua esploro.


Deĉifro


"Deĉifri unu substantivon aŭ verbon helpas nin deĉifri multajn aliajn enskribojn kaj pli bone koni la tiaman historion." Zhu Yanmin, profesoro de Fakultato de Historio sub Nankai-Universitato, kiu longtempe esploras enskribojn sur testudkarapacoj kaj bestostoj kaj historion de Shang-dinastio (1600 a.k-1046 a.k.), diris ke en la lastaj jaroj oni ekuzis komputilon, grandan datumaron kaj aliajn novajn rimedojn por deĉifri la enskribojn, kaj ili eble havos trarompojn tiuflanke pro progreso de teknikoj.


En oktobro 2016 la Nacia Muzeo de Ĉina Verkado publikigis la anoncon, ke deĉifro de unuopa nerekonita enskribo sur testudkarapaco povas esti rekompencita per 100 mil juanoj; kaj nova klarigo por unuopa diskutata enskribo, kiu trapasis la prijuĝon de faka komitato, povas ricevi 50 mil juanojn.


Finfine, en junio lastjare du verkoj ricevis premiojn. La disertacio Klarigo pri 蠢, enskribo sur testudkarapaco, kaj rilataj demandoj de Jiang Yubin el Nankai-Universitato estis aljuĝita por la unua premio; kaj la disertacio Klarigo pri 阱, enskribo sur testudkarapaco de Wang Ziyang el Ĉefurba Instruista Universitato -- la dua.


En majo ĉi-jare komenciĝis la dua kolektado pri elstaraj esploraj verkoj kaj la monsumo por rekompenco restas la sama.


Estas malfacile gajni tiun monsumon. Unue, kandidato devas verki disertacion pri klarigo de la enskribo, kaj due, post rekomendo de du fakuloj kun altranga profesia titolo, la disertacio estos akceptita de la Nacia Muzeo de Ĉina Verkado.


Populariĝo


En la okuloj de ordinaraj homoj, esploro pri la enskriboj estas nekonata scienco. Samtempe iuj kaligrafaĵoj kaj objektoj de la enskriboj eliras el la ebura turo kaj proksimiĝas al la publiko, kaj tio vekas entuziasmon pri deĉifro de la enskriboj. Ekzemple, en miensignaro de la poŝtelefona aplikaĵo WeChat, oni povas trovi diversajn interesajn movbildojn faritajn el la enskriboj.



Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments